Эсперанто с Юлио Баги Julio Baghy rakontoj рассказы



страница9/13
Дата01.05.2016
Размер2.73 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13

Fratinoj


(Сёстры)

Nel penseme rigardis sian fratinon (Нэл задумчиво смотрела на свою сестру), sidantan ĉe la fortepiano (сидящую у фортепьяно) kaj subite sentis kompaton al ŝi (и внезапно почувствовала жалость к ней). Kiel diafane maldika ŝi estas (как прозрачно худа она)! Kiel tipa vilaĝa instruistineto (как типичная деревенская маленькая учительница) ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj (она показывает себя во всех своих жестах), kutimoj (привычках), preferoj (предпочтениях). Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion (вот и сейчас она играет мелодию), kiu rememorigas pri lunatika amo (которая напоминает о сомнамбулической любви: lunatiko – лунатик, сомнамбула), tute ne konforma al la vervo kaj gusto (совсем не соответствующей энергии и вкусу: vervo – воодушевление, пыл) de la modernaj tempoj (настоящего времени: «современных времён»). Ŝian naturan palecon (её природную бледность) pliigas la plafona elektra lumo (усиливает: «увеличивает» падающий с потолка: «потолочный» электрический свет). Certe ŝi estas enamiĝinta (конечно, она влюблена). Kial ne (почему нет)? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi (уже /несколько/ лет назад она должна была бы выйти замуж: «сделаться женой»), sed (но)...


Nel penseme rigardis sian fratinon, sidantan ĉe la fortepiano kaj subite sentis kompaton al ŝi. Kiel diafane maldika ŝi estas! Kiel tipa vilaĝa instruistineto ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj, kutimoj, preferoj. Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion, kiu rememorigas pri lunatika amo, tute ne konforma al la vervo kaj gusto de la modernaj tempoj. Ŝian naturan palecon pliigas la plafona elektra lumo. Certe ŝi estas enamiĝinta. Kial ne? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi, sed...
Tiu "sed" signifis la vilaĝon mem (это «но» означало саму деревню) kun ĝiaj vulgaraj dandoj (с её вульгарными франтами), eble tro drastemaj al la revema (возможно, слишком грубыми для: «к» мечтательного: drasta – сильнодействующий, резкий), iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino (немного нервного и слабого: «нервно слабого» характера её сестры). Sincerdire (честно говоря), Nel mem iris for antaŭ jaroj (сама ушла/уехала /несколько/ лет назад) por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj (чтобы скрыться именно от этих франтов) kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje (и с тех пор каждый год три или четыре раза) ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon (она возвращается навестить покинутый родительский дом), kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratino vivas kune (где её старая мать и сестра живут вместе) en animfremda duopo (будучи чужими друг другу, отчуждённо: «в душевно чужой паре»: animo – душа). Jes (да), la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli (мать могла бы позировать: «быть образцом»: modelo – модель, образец) kiel tipa vilaĝa vidvino (как типичная деревенская вдова) por peniko de pentroartisto (для кисти живописца).
Tiu "sed" signifis la vilaĝon mem kun ĝiaj vulgaraj dandoj, eble tro drastemaj al la revema, iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino. Sincerdire, Nel mem iris for antaŭ jaroj por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon, kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli kiel tipa vilaĝa vidvino por peniko de pentroartisto.
La intimeco (близость), kiu ŝin ligas al ŝia filino (которая её привязывает к её дочери), loĝanta kun ŝi (живущей с ней), pli similas al toleremo (больше походит на терпимость: toleri – терпеть, выносить) ol al komprenemo (чем на понимание). Nu, jes (ну да), la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis (мать и её не понимала) kaj nun ŝi rememoras pri la kvereloj (и теперь она вспоминает о ссорах), kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon (которые предваряли её побег в город). Tamen nun ŝi jam konstatas (однако сейчас она уже признаёт), ke inter ŝi kaj la patrino (что между ней и матерью) ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero (существуют важные схожие черты в характере). La unua kaj plej grava simileco estas (первое и самое важное сходство /в том/), ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale (что они обе смотрят на мир реально): ŝi en la urbo (она – в городе), la patrino en la vilaĝo (мать – в деревне). Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero (они обе приспосабливаются к местной обстановке), al la regantaj kutimoj (к господствующим привычкам): ŝi fariĝis laŭmodа urbanino (она сделалась модной горожанкой: modo – мода), la patrino restis malnovmoda vilaĝanino (мать осталась старомодной селянкой).
La intimeco, kiu ŝin ligas al ŝia filino, loĝanta kun ŝi, pli similas al toleremo ol al komprenemo. Nu, jes, la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis kaj nun ŝi rememoras pri la kvereloj, kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon. Tamen nun ŝi jam konstatas, ke inter ŝi kaj la patrino ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero. La unua kaj plej grava simileco estas, ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale: ŝi en la urbo, la patrino en la vilaĝo. Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero, al la regantaj kutimoj: ŝi fariĝis laŭmodа urbanino, la patrino restis malnovmoda vilaĝanino.
Sed ŝia fratino Lenjo (но её сестра Лена) prezentas sin inter ili (представляет собой: «представляет себя» между ними) kiel animfremda estaĵo (чужое по духу: «как чужое по духу» существо). Laŭaspekte Lenjo estas modpasinta (по виду Лена старомодна: «прошедшей моды»: aspekto – вид), laŭ pensoj tro progresema por kompreni la hodiaŭon (по мыслям – слишком прогрессивна, чтобы понять сегодняшний день). Jen ŝia ĵus pretigita kostumo (вот её только что приготовленный костюм) estas laŭ minimume dudekjara modelo (в соответствии с минимум двадцатилетним образцом) = (её новый костюм соответствует образцу как минимум двадцатилетней давности), ŝia frizaĵo tro simpla (её причёска слишком проста) por plaĉi aŭ la junuloj (чтобы нравиться юношам), ŝiaj ŝuoj kvazaŭ sakrilegie trograndigas (её туфли словно нарочно: «безбожно» преувеличивают: sakrilegia – кощунственный; безбожный) ŝiajn miniaturajn piedetojn (её миниатюрные ножки), entute ŝia sinteno (вообще её поведение), parolmaniero (манера говорить) impresas kiel knabina idealo (впечатляют как = производят впечатление идеала девушки) de junuloj antaŭ kvardek jaroj (юношей сорок лет назад). Ne, neeble (нет, невозможно)! Iel ŝi devus skui tiun ĉi lunatikiulinon (как-нибудь она должна бы вытрясти эту сомнамбулу) el la revomondo (из мира грёз) kaj konduki ŝin al la realeco de la vivo (и привести её к реальности жизни). Tio estas ja ŝia fratina devo (это ведь её сестринский долг).
Sed ŝia fratino Lenjo prezentas sin inter ili kiel animfremda estaĵo. Laŭaspekte Lenjo estas modpasinta, laŭ pensoj tro progresema por kompreni la hodiaŭon. Jen ŝia ĵus pretigita kostumo estas laŭ minimume dudekjara modelo, ŝia frizaĵo tro simpla por plaĉi aŭ la junuloj, ŝiaj ŝuoj kvazaŭ sakrilegie trograndigas ŝiajn miniaturajn piedetojn, entute ŝia sinteno, parolmaniero impresas kiel knabina idealo de junuloj antaŭ kvardek jaroj. Ne, neeble! Iel ŝi devus skui tiun ĉi lunatikiulinon el la revomondo kaj konduki ŝin al la realeco de la vivo. Tio estas ja ŝia fratina devo.

— Lenjo, kion vi ludas (что ты играешь)? Ĉu denove la "Lastan leteron" (снова «Последнее письмо»)?

— Ne (нет)! Ion novan (кое-что новое). Ĝia titolo estas "Arbara idilio" (его название – «Лесная идиллия»).

— Jen (вот), tio karakterizas vin (это характеризует тебя). Kial vi ne ludas fokstroton (почему ты не играешь фокстрот)? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon (или самую модную танцевальную музыку) "Makak hupe"?

— Ili ne interesas min (они не интересуют меня)... Almenaŭ nun ne (по крайней мере сейчас – нет)... — ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn (её пальчики снова вызвали сентиментальные аккорды), arpeĝojn (арпеджио). — Ĉu ne bele (разве не красиво), Nel?

— Ne! Tute ne (вовсе нет)! Mortintaj melodioj (отжившие: «умершие» мелодии), kadavroodoraj lamentadoj pri la amo (тухлые: «пахнущие трупом» воздыхания о любви: kadavro – труп, odori – пахнуть, lamenti – жаловаться, причитать), pri amdoloro (о любовной боли), pri koraj fantaziaĵoj (о сердечных фантазиях). Ili terure mensogas (они ужасно лгут). Se la amo estus tia (если бы любовь была таким)... tia anemia palpado (таким анемичным блужданием на ощупь: «ощупыванием»), blinda senorientiĝo (слепой дезориентированностью), tute certe la virinoj ĉesus naski (совершенно точно женщины перестали бы рожать) kaj la viroj (а мужчины)...


Lenjo, kion vi ludas? Ĉu denove la "Lastan leteron"?

Ne! Ion novan. Ĝia titolo estas "Arbara idilio".

Jen, tio karakterizas vin. Kial vi ne ludas fokstroton? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon "Makak hupe"?

Ili ne interesas min... Almenaŭ nun ne... — ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn, arpeĝojn. — Ĉu ne bele, Nel?

Ne! Tute ne! Mortintaj melodioj, kadavroodoraj lamentadoj pri la amo, pri amdoloro, pri koraj fantaziaĵoj. Ili terure mensogas. Se la amo estus tia... tia anemia palpado, blinda senorientiĝo, tute certe la virinoj ĉesus naski kaj la viroj...
— Nel, ne estu tro vulgara (не будь слишком пошлой).

— Ĉu tro vulgara?! ŝajnas (кажется), ke vi ankoraŭ volas kredigi al vi (что ты ещё хочешь внушить себе: kredi – верить), ke la infanojn alportas la cikonioj (что детей приносят аисты). Vi devus jam scii (ты должна бы уже знать), ke (что)...

— Mi scias (я знаю), kara (дорогая) Nel, mi scias. Antaŭ dekdu jaroj vi mem bonvolis klarigi al mi (двенадцать лет назад ты сама изволила объяснить мне), ke tiun problemon solvis Adamo kaj Evo (что эту проблему решили Адам и Ева) sen tiu klakanta birdo (без этой трескучей птицы: klaki – щёлкать, клацать). Kredu (поверь), ke de tiam ankaŭ mi klopodis (что с тех пор я тоже старалась) ĝuste orientiĝi pri la biologio (точно ориентироваться о биологии = хорошо разбираться в биологии).

— Dank' al Dio (слава: «спасибо» Богу)! Tamen ŝajnas al mi (всё же кажется мне), ke vi ne tute komprenas la vivon (что ты не совсем понимаешь жизнь), tiun vivon (ту жизнь), kiun havas surtere la piedirantoj (которую имеют на Земле прозаичные люди: «пешеходы, ходящие пешком»: piediri – идти пешком). Kiel oni prave asertas (как правильно утверждают), neniu virino ricevas infanon tra la aero (ни одна женщина не получает ребёнка по воздуху: «через воздух»), eĉ se ŝi fariĝas doktorino de la biologio (даже если она становится доктором биологии).


Nel, ne estu tro vulgara.

Ĉu tro vulgara?! ŝajnas, ke vi ankoraŭ volas kredigi al vi, ke la infanojn alportas la cikonioj. Vi devus jam scii, ke...

Mi scias, kara Nel, mi scias. Antaŭ dekdu jaroj vi mem bonvolis klarigi al mi, ke tiun problemon solvis Adamo kaj Evo sen tiu klakanta birdo. Kredu, ke de tiam ankaŭ mi klopodis ĝuste orientiĝi pri la biologio.

Dank' al Dio! Tamen ŝajnas al mi, ke vi ne tute komprenas la vivon, tiun vivon, kiun havas surtere la piedirantoj. Kiel oni prave asertas, neniu virino ricevas infanon tra la aero, eĉ se ŝi fariĝas doktorino de la biologio.


Lenjo subite interrompis la ludadon (Лена внезапно прервала игру), turnis sin per la turnseĝo al sia fratino (повернулась на крутящемся стуле к своей сестре: seĝo – стул) kaj tute gaje ekridis (и совсем весело засмеялась).

— Nel, vi eraras (ты ошибаешься)! Laŭ la plej novaj eksperimentoj oni asertas (согласно самым последним: «самым новым» экспериментам утверждают), ke virino povas ricevi infanon tra la aero (что женщина может получить ребёнка по воздуху) eĉ nekonante la (даже не зная)... la... cikonion (аиста). Antaŭ nelonge mi legis pri tio interesan disertaĵon (недавно я читала об этом интересный научный трактат: disertaĵo – диссертация, научный труд); infano sen amo (ребёнок без любви)!

Nel mem ridetis por momento (сама улыбнулась на мгновение), poste pli verve (потом более воодушевлённо), pli temperamente daŭrigis (более темпераментно продолжила).
Lenjo subite interrompis la ludadon, turnis sin per la turnseĝo al sia fratino kaj tute gaje ekridis.

Nel, vi eraras! Laŭ la plej novaj eksperimentoj oni asertas, ke virino povas ricevi infanon tra la aero eĉ nekonante la... la... cikonion. Antaŭ nelonge mi legis pri tio interesan disertaĵon; infano sen amo!



Nel mem ridetis por momento, poste pli verve, pli temperamente daŭrigis.
— Aŭskultu (послушай)! Ne pri infano temas (не о ребёнке речь). Ne! Sed pri la amo (а о любви). Ĉu vi komprenas (ты понимаешь)? Amo (любовь), kiu feliĉigas la junajn korojn (которая делает счастливыми молодые сердца). Eĉ ne pri tio temas (даже не об этом речь). Mi volas aludi (я хочу намекнуть), ke la amo en ĉiu epoko (что любовь в любую эпоху) havis siajn artifikaĵojn (имела свои уловки), kiujn oni aplikis por plaĉi unu al alia (которые применяли, чтобы нравиться друг другу). Ankaŭ la moderna epoko havas ruzaĵojn (и наше время: «современная эпоха» имеет хитрости: ruza – хитрый) por veki la aman senton (чтобы пробудить чувство любви: «любовное чувство»).

— Mi ne komprenas vin (я не понимаю тебя).


Aŭskultu! Ne pri infano temas. Ne! Sed pri la amo. Ĉu vi komprenas? Amo, kiu feliĉigas la junajn korojn. Eĉ ne pri tio temas. Mi volas aludi, ke la amo en ĉiu epoko havis siajn artifikaĵojn, kiujn oni aplikis por plaĉi unu al alia. Ankaŭ la moderna epoko havas ruzaĵojn por veki la aman senton.

Mi ne komprenas vin.


— Ho, ci naivulino (ты глупышка: naivulo – простак, наивный человек)! Vere (в самом деле), ci estas vilaĝa anseridino (ты – деревенская дурочка, простушка: «гусёнок /жен.род./»: ansero – гусь). Por ekzemplo (например): ĉu vi pensas (неужели ты думаешь), ke via pala vizaĝeto (что твоё бледное личико), viaj naturaj brovoj (твои натуральные брови) kaj apenaŭ ruĝetaj lipoj (и едва красноватые губы), malnovmoda harligaĵo (старомодная коса: «связка волос»: haroj – волосы, ligi – вязать, связывать) povus impresi viran koron en la urbo (могли бы тронуть: «впечатлить» мужское сердце в городе)? Tute ne (вовсе нет)! Por tikli la fantazion de la vira koro (чтобы возбудить: «пощекотать» воображение мужского сердца) ni devas sorĉi ŝminke purpuron sur la vangojn (мы должны наколдовать румянами багрянец на щеках: ŝminko – румяна, помада), manikure flegi la ungojn (делать маникюр: «маникюром ухаживать за ногтями»), montri pli el la kruroj (показать больше ног = укоротить немного платье) kaj dekoltigi la veston incitema (и носить соблазнительную одежду с декольте: «и декольтировать одежду возбуждающей»: inciti – дразнить, раздражать; возбуждать), elekti ŝuojn (выбирать туфли), kiuj faras optikan trompon (которые делают оптический обман) kaj montras almenaŭ tri numerojn malpli (и показывают по крайней мере на три размера: «номера» меньше) ol efektive havas niaj piedoj (чем /тот, который/ на самом деле имеют наши ноги). Jen (вот)! Vi aspektas kiel pupvizaĝa mezepokulino (ты выглядишь, как средневековая женщина с кукольным лицом: pupo – кукла, mezepoko – Средневековье). Ĉu vi pensas (неужели ты думаешь), ke kun tia aspekto vi povas almiliti simpation (что с таким видом ты можешь завоевать симпатию: militi – воевать, almiliti – завоевать, устар.), intereson (интерес), amon de viro (любовь мужчины)?
Ho, ci naivulino! Vere, ci estas vilaĝa anseridino. Por ekzemplo: ĉu vi pensas, ke via pala vizaĝeto, viaj naturaj brovoj kaj apenaŭ ruĝetaj lipoj, malnovmoda harligaĵo povus impresi viran koron en la urbo? Tute ne! Por tikli la fantazion de la vira koro ni devas sorĉi ŝminke purpuron sur la vangojn, manikure flegi la ungojn, montri pli el la kruroj kaj dekoltigi la veston incitema, elekti ŝuojn, kiuj faras optikan trompon kaj montras almenaŭ tri numerojn malpli ol efektive havas niaj piedoj. Jen! Vi aspektas kiel pupvizaĝa mezepokulino. Ĉu vi pensas, ke kun tia aspekto vi povas almiliti simpation, intereson, amon de viro?
Lenjo tre serioze respondis (очень серьёзно ответила).

— Jes (да)! Mi almilitis la plej valoran koron (я завоевала самое дорогое сердце: valora – ценный). — Nel surpriziĝis (поразилась), iom dube ridetis al ŝi (немного недоверчиво: «сомнительно» улыбнулась ей: dubo – сомнение).

— Mirinde (удивительно: miri – удивляться)! Mi scivolas jam (я любопытствую уже = мне уже хочется разузнать: scivola – любопытный) pri via vilaĝa dando (о твоём деревенском франте). Cetere (впрочем), kiu li estas (кто он)? Vi scias ja (ты знаешь ведь), ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo (что я знаю всех в деревне).

— Li ne estas vilaĝa dando (он – не деревенский франт) — kaj ŝia voĉo sonis iom ofendita (и её голос звучал немного обиженно). — Li estas urbano (он – горожанин), grandurbano (житель большого города), eĉ metropolano (даже столичный житель: metropolo – метрополия, столица). Jen (вот)! Nun vi jam scias (теперь ты уже знаешь).


Lenjo tre serioze respondis.

Jes! Mi almilitis la plej valoran koron. — Nel surpriziĝis, iom dube ridetis al ŝi.

Mirinde! Mi scivolas jam pri via vilaĝa dando. Cetere, kiu li estas? Vi scias ja, ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo.

Li ne estas vilaĝa dando — kaj ŝia voĉo sonis iom ofendita. — Li estas urbano, grandurbano, eĉ metropolano. Jen! Nun vi jam scias.


— Kiam vi renkontis lin (когда ты встретила его)?

— Somere (летом), kiam mi iris for en la urbon (когда я уезжала в город) por renkonti lin (чтобы встретить его), por paroli kun li (чтобы поговорить с ним), kiun mi konis de jaroj (кого я знала много лет: «с /многих/ лет») kaj kiun mi neniam vidis antaŭe (и кого я никогда не видела раньше).

— Tre romantike (очень романтично)! — ironia rideto akompanis ŝiajn vortojn (насмешливая улыбка сопровождала её слова). — Simple vi iris kaj renkontis lin (просто ты пошла и встретила его). Li tuj enamiĝis kaj fariĝis via sklavo (он тотчас влюбился и сделался твоим рабом). Ĉu (не так ли)?
Kiam vi renkontis lin?

Somere, kiam mi iris for en la urbon por renkonti lin, por paroli kun li, kiun mi konis de jaroj kaj kiun mi neniam vidis antaŭe.

Tre romantike! — ironia rideto akompanis ŝiajn vortojn. — Simple vi iris kaj renkontis lin. Li tuj enamiĝis kaj fariĝis via sklavo. Ĉu?
— Ne (нет)! Li eĉ ne rimarkis min (он даже не заметил меня). Longe mi staris tie antaŭ li (долго я стояла там перед ним) inter la lerte ŝminkitaj belulinoj (среди искусно нарумяненных красавиц), moderne (современно), virtikle vestitaj (соблазнительно: «мужчиновозбуждающе» одетых: tikli – щекотать), nur poste (только потом), kiam li rigardis al mia nepudrumita vizaĝo (когда он посмотрел на моё ненапудренное лицо: pudro – пудра), al miaj naturaj brovoj (на мои натуральные брови) kaj nenigrigitaj palpebroj (и неподведённые: «незачернённые» веки: nigra – чёрный), tiam li longe manpremis kun mi (тогда он долго пожимал мне руку: manpremo – рукопожатие). En tiu manpremo enestis la mira riverenco de viro (в этом рукопожатии содержался удивлённый поклон = преклонение мужчины), kiu rimarkis mian senŝminkitan animon (который заметил мою ненарумяненную душу). Jes (да), la senŝminkitan animon mi montris al li (я показала ему) kaj mi eĉ ne kuraĝis pensi (и я даже не смела думать), ke li rimarkos ĝin (что он заметит её)... kaj tamen (и всё же), vidu (видишь), li ekamis tiun animon (он полюбил эту душу) kaj li fariĝis mia estro (и он сделался моим хозяином) kaj mi (а я) — lia sklavino (его рабыней).
Ne! Li eĉ ne rimarkis min. Longe mi staris tie antaŭ li inter la lerte ŝminkitaj belulinoj, moderne, virtikle vestitaj, nur poste, kiam li rigardis al mia nepudrumita vizaĝo, al miaj naturaj brovoj kaj nenigrigitaj palpebroj, tiam li longe manpremis kun mi. En tiu manpremo enestis la mira riverenco de viro, kiu rimarkis mian senŝminkitan animon. Jes, la senŝminkitan animon mi montris al li kaj mi eĉ ne kuraĝis pensi, ke li rimarkos ĝin... kaj tamen, vidu, li ekamis tiun animon kaj li fariĝis mia estro kaj mi — lia sklavino.
— Tre romantike (очень романтично), pli ol romantike (более чем романтично) — kaj ŝi subite indigniĝis (и она вдруг возмутилась) — eĉ freneze (даже безумно)... Kaj kiam vi renkontiĝas unu kun la alia (и когда вы встречаетесь друг с другом)?

— Neniam kaj ĉiam (никогда и всегда), kiam ni volas (когда мы хотим)... La poŝto alportas lian voĉon al mi (почта приносит его голос мне) kaj la mian al li (а мой – ему)... Vidu (видишь), vi (ты), granda realistino (большая реалистка), se mi estus sufiĉe riĉa kaj bizarema (если бы я была достаточно богатой и чудаковатой: bizara – причудливый, диковинный), eĉ tra la aero mi povus ricevi infanon de li (даже по воздуху я могла бы получить ребёнка от него).


Tre romantike, pli ol romantike — kaj ŝi subite indigniĝis — eĉ freneze... Kaj kiam vi renkontiĝas unu kun la alia?

Neniam kaj ĉiam, kiam ni volas... La poŝto alportas lian voĉon al mi kaj la mian al li... Vidu, vi, granda realistino, se mi estus sufiĉe riĉa kaj bizarema, eĉ tra la aero mi povus ricevi infanon de li.


— Ne (нет), ne, ne! Vi ne komprenas (ты не понимаешь), kio estas la amo (что такое любовь). Vi ne povas senti la ĉirkaŭprenon (ты не можешь чувствовать объятие) de du muskolaj viraj brakoj (двух мускулистых мужских рук), vi neniam povas kvietigi la kissoifon de viaj lipoj (ты никогда не можешь утолить жажду поцелуя твоих губ: soifo – жажда)... Lunatikulino vi estas (ты – сомнамбула). Senkorpa amo (бесплотная любовь: korpo – тело)! Hahaha! Ami senkorpe kaj (любить бесплотно и)...
Ne, ne, ne! Vi ne komprenas, kio estas la amo. Vi ne povas senti la ĉirkaŭprenon de du muskolaj viraj brakoj, vi neniam povas kvietigi la kissoifon de viaj lipoj... Lunatikulino vi estas. Senkorpa amo! Hahaha! Ami senkorpe kaj...
— Senkorpa amo ne ekzistas sur la tero (бесплотной любви не существует на земле). Kiam vi estas for de la domo (когда ты далеко от дома), nia patrino (наша мать) ame parolante pri vi (с любовью говоря о тебе) samtempe vidas ankaŭ vian korpon (одновременно видит и твоё тело); mi, via fratino (я, твоя сестра), rememorante pri vi (вспоминая о тебе), vidas same (вижу /тебя/ так же), kvazaŭ vi estus inter ni (как будто бы ты была среди нас) kaj kiam mi pensas pri li (а когда я думаю о нём), ankaŭ li aperas antaŭ mi tia (он тоже появляется передо мной таким), kia li estis (каким он был) dum la kune pasigitaj tagoj (во время вместе проведённых дней)... Korpo kaj animo kune sopiras (тело и душа вместе тоскуют), suferas (страдают), ĝojas (радуются), vivas kaj esperas (живут и надеются)... Kaj tion vi nomas senkorpa amo (и это ты называешь бесплотной любовью). Ĉu (не так ли)? Almenaŭ tio estas tia realaĵo (по крайней мере это такая реальность), kiun vi ricevas de via amanto en la urbo (которую ты получаешь от своего любимого в городе).
Senkorpa amo ne ekzistas sur la tero. Kiam vi estas for de la domo, nia patrino ame parolante pri vi samtempe vidas ankaŭ vian korpon; mi, via fratino, rememorante pri vi, vidas same, kvazaŭ vi estus inter ni kaj kiam mi pensas pri li, ankaŭ li aperas antaŭ mi tia, kia li estis dum la kune pasigitaj tagoj... Korpo kaj animo kune sopiras, suferas, ĝojas, vivas kaj esperas... Kaj tion vi nomas senkorpa amo. Ĉu? Almenaŭ tio estas tia realaĵo, kiun vi ricevas de via amanto en la urbo.
— Sensence vi parolas (глупости: «бессмысленно» ты говоришь), Lenjo. Vi devus forlasi la vilaĝon (ты должна бы оставить деревню), veni kun mi en la urbon (приехать со мной в город), vidi viajn virinfratinojn (увидеть твоих сестёр-женщин), ilian vivadon (их жизнь) kaj manĝi terpomojn anstataŭ iluzitortoj (и есть картофель вместо воображаемых: «иллюзорных» пирожных).

— Mi neniam estis scivola (я никогда не была любопытной), Nel, sed nun mi demandas (но теперь я спрашиваю), kion vi ricevas pli ol mi (что ты получаешь больше, чем я = что ты получаешь такого, чего нет у меня)?

La milda (мягкий), humila tono de ŝia voĉo (кроткий тон её голоса) emociis ŝian fratinan koron (взволновал её сестринское сердце). Nel tiris sian seĝon tute proksime al la ŝia (подвинула свой стул совсем близко к её /стулу/: tiri – тянуть, влечь), prenis ŝiajn manetojn (взяла её ручки), kvazaŭ sugeste (как бы с внушением, подсказкой: sugesti – внушать, подсказывать) rigardis al ŝiaj okuloj (посмотрела в её глаза) kaj la tono de ŝia parolo (и тон её речи) estis plena de energia decidemo (был полон энергичной решительности: decidi – решить, принять решение).
Sensence vi parolas, Lenjo. Vi devus forlasi la vilaĝon, veni kun mi en la urbon, vidi viajn virinfratinojn, ilian vivadon kaj manĝi terpomojn anstataŭ iluzitortoj.

Mi neniam estis scivola, Nel, sed nun mi demandas, kion vi ricevas pli ol mi?



La milda, humila tono de ŝia voĉo emociis ŝian fratinan koron. Nel tiris sian seĝon tute proksime al la ŝia, prenis ŝiajn manetojn, kvazaŭ sugeste rigardis al ŝiaj okuloj kaj la tono de ŝia parolo estis plena de energia decidemo.
— Lenjo, vi dormas (ты спишь). Vi devas vekiĝi (ты должна проснуться). Vi demandas (ты спрашиваешь), kion mi ricevas en la urbo (что я получаю в городе)? La veron (правду), la realaĵon (реальность)! Li venas (он приходит), atendas min ĉe la pordo de mia laborejo (ждёт меня у дверей моего места работы/мастерской). Dum ni iras sur la strato al la kinejo (пока мы идём по улице к кинотеатру) mi sentas la premon de lia brako (я чувствую пожатие его руки). Ni kune vespermanĝas (мы вместе ужинаем) aŭ dimanĉe ekskursas al la montoj (или по воскресеньям отправляемся в горы: ekskursi – совершать экскурсию) kaj mi aŭdas lian gajan kantadon (и я слышу его весёлое пение), mi vidas lian junan (я вижу его молодую) vivovolan amoludon (жаждущую жизни игру любви: volo – воля, желание), mi sentas liajn kisojn (я чувствую его поцелуи), ni kune faras planojn pri la morgaŭo (мы вместе строим: «делаем» планы на завтра). Kion mi diru (что мне сказать)? Nu, li kavalire pagas (он благородно: «по-рыцарски» платит: kavaliro – рыцарь) kaj agas tiel (и поступает так), kiel decas al tiu (как подобает тому), kiu amindumas al amata fraŭlino (кто ухаживает за любимой девушкой: amindumi – ухаживать, флиртовать). Ni kune dancas (мы вместе танцуем), kune promenas (вместе гуляем)...
Lenjo, vi dormas. Vi devas vekiĝi. Vi demandas, kion mi ricevas en la urbo? La veron, la realaĵon! Li venas, atendas min ĉe la pordo de mia laborejo. Dum ni iras sur la strato al la kinejo mi sentas la premon de lia brako. Ni kune vespermanĝas aŭ dimanĉe ekskursas al la montoj kaj mi aŭdas lian gajan kantadon, mi vidas lian junan vivovolan amoludon, mi sentas liajn kisojn, ni kune faras planojn pri la morgaŭo. Kion mi diru? Nu, li kavalire pagas kaj agas tiel, kiel decas al tiu, kiu amindumas al amata fraŭlino. Ni kune dancas, kune promenas...
— Mi komprenas (я понимаю), Nel, sed mi scivolas (но мне хочется знать: «но я любопытствую»), kio restas al vi (что остаётся тебе), kiam li ne estas ĉe vi (когда он не у тебя = когда его с тобой нет). Kion vi ricevas de li (что ты получаешь от него)?

— Malsaĝaĵo (глупость)! Nenio restas (ничего не остаётся). Li estas for (он далеко/его нет). Mi pensas (я думаю) ke morgaŭ li denove venos (что завтра он снова придёт), ni ree vizitos la kinejon (мы снова посетим кинотеатр). Estas bone scii (хорошо знать), ke la proksiman tagon ripetiĝos ĉio (что в ближайший день повторится всё), kio okazis antaŭtage (что случилось накануне).

— Bone (хорошо), mi komprenas (я понимаю), sed diru al mi (но скажи мне), kion vi ricevas de li?
Mi komprenas, Nel, sed mi scivolas, kio restas al vi, kiam li ne estas ĉe vi. Kion vi ricevas de li?

Malsaĝaĵo! Nenio restas. Li estas for. Mi pensas ke morgaŭ li denove venos, ni ree vizitos la kinejon. Estas bone scii, ke la proksiman tagon ripetiĝos ĉio, kio okazis antaŭtage.



Bone, mi komprenas, sed diru al mi, kion vi ricevas de li?
— Strange (странно), mi ne komprenas vin (я не понимаю тебя). Kion (что)? Bombonojn (конфеты), galanteriaĵojn (галантерейные принадлежности), mi jam havas eĉ belan brakhorloĝeton (у меня уже есть даже красивые наручные часики: horloĝo – часы). Jen (вот), rigardu (посмотри)! Eĉ la garantian folion pri ĝi (даже гарантийный талон: «лист» на них) mi havas ĉe mi (у меня с собой: «я имею у меня, при мне»). Kaj, se nenio intervenos (и, если ничто не помешает: interveni – вторгнуться, вмешаться), se mi estos sufiĉe lerta (если я буду достаточно ловкой), li edzinigos min (он женится на мне: «сделает меня женой»). Jen (вот)!
Strange, mi ne komprenas vin. Kion? Bombonojn, galanteriaĵojn, mi jam havas eĉ belan brakhorloĝeton. Jen, rigardu! Eĉ la garantian folion pri ĝi mi havas ĉe mi. Kaj, se nenio intervenos, se mi estos sufiĉe lerta, li edzinigos min. Jen!
— Nur tion vi ricevas (только это ты получаешь). Ĉu li estas tia malriĉa (разве он такой бедный)? Kaj ion similan vi proponas al mi (и нечто подобное ты предлагаешь мне). Tio ne kontentigus min (это не удовлетворило бы меня: kontenta – довольный). Mi ricevas reĝajn donacojn de li (я получаю королевские подарки от него). Tiuj donacoj almenaŭ estas tiel realaj por mi (эти подарки по крайней мере так реальны для меня), kiel por vi la galanteriaĵoj (как для тебя – галантерейные принадлежности), la brakhorloĝeto (наручные часики). Bone komprenu min (хорошо пойми меня)! Kio mi estas (кто я)? Eta (маленькая), sensignifa instruistineto en vilaĝo (ничтожная учительница в деревне). Mi ne estas alloga por la vilaĝaj dandoj (я не привлекательна для деревенских франтов), ĉar por ili mi estas tro instruita (потому что для них я слишком образованная), tro fraŭlina (слишком неопытная: «девическая, холостая»: fraŭlo – холостяк, fraŭlino – девица, барышня) kaj tre malriĉa (и очень бедная). Por mi ili estas tro krudvortaj (для меня они слишком грубые: kruda – грубый, vorto – слово), netoleremaj kaj tre riĉaj (нетерпимые и очень богатые: toleri – терпеть, выносить).
Nur tion vi ricevas. Ĉu li estas tia malriĉa? Kaj ion similan vi proponas al mi. Tio ne kontentigus min. Mi ricevas reĝajn donacojn de li. Tiuj donacoj almenaŭ estas tiel realaj por mi, kiel por vi la galanteriaĵoj, la brakhorloĝeto. Bone komprenu min! Kio mi estas? Eta, sensignifa instruistineto en vilaĝo. Mi ne estas alloga por la vilaĝaj dandoj, ĉar por ili mi estas tro instruita, tro fraŭlina kaj tre malriĉa. Por mi ili estas tro krudvortaj, netoleremaj kaj tre riĉaj.
La sola loko (единственное место), kie mi renkontas veran puran senton (где я встречаю настоящее чистое чувство), estas la lernejo (это школа), kie la infananimoj multe pli promesas (где детские души гораздо больше: «много больше» обещают) ol poste ili donas (чем потом они дают). Pro la malespero de izoliteco (от отчаяния одиночества: «изолированности»: izoli – изолировать) mi perdis memfidon (я потеряла веру в себя: fido – доверие), esperon (надежду) kaj iamaniere mi perdis eĉ mian diokredon (и каким-то образом я потеряла даже мою веру в Бога: maniero – манера, способ, Dio – Бог). La sciencaj libroj (научные книги), filozofoj (философы), verkistoj (писатели: verki – писать, сочинять) eĉ plikomplikis la deviojn de mia vivlabirinto (даже /ещё больше/ запутали повороты моего жизненного лабиринта: komplika – сложный, запутанный, devii – отклоняться /от нормы/, devio – отклонение; уклон, искривление)... kaj tiam venis li (и тогда пришёл он)... Ho, li ne kondukis min en kinejon (он не водил меня в кинотеатр), nek donacis al mi galanteriaĵojn (ни дарил мне галантерейные принадлежности: nek – ни, neknek – ни… ни).
La sola loko, kie mi renkontas veran puran senton, estas la lernejo, kie la infananimoj multe pli promesas ol poste ili donas. Pro la malespero de izoliteco mi perdis memfidon, esperon kaj iamaniere mi perdis eĉ mian diokredon. La sciencaj libroj, filozofoj, verkistoj eĉ plikomplikis la deviojn de mia vivlabirinto... kaj tiam venis li... Ho, li ne kondukis min en kinejon, nek donacis al mi galanteriaĵojn.
Simple li malfermis sian koron (просто он открыл своё сердце) kaj mi kuraĝis konfesi al tiu koro (и я осмелилась признаться этому сердцу) pri mia senespera (в моём безнадёжном), sencela ekzistado (бесцельном существовании: celo – цель) kaj tiam tiu ora koro ekparolis (и тогда это золотое сердце заговорило) kaj inspiris vivocelon al mi (и подсказало: «вдохновило» жизненную цель мне), rekonsciigis (привело в чувство, заставило очнуться: konscio – сознание) mian svenintan animon (мою бессознательную душу: sveni – терять сознание, падать в обморок), rekondukis min al la perdita Dio (снова привело меня к потерянному Богу) kaj nun mi sentas min riĉa (и теперь я чувствую себя богатой), tia riĉa (такой богатой), kia neniu estas en la vilaĝo (каким никто является в деревне = как никто в деревне), kaj tiel feliĉa (и настолько счастливой), kia vi ne estas kun viaj galanteriaĵoj (какой ты не являешься со своими галантерейными принадлежностями)... kaj la kisoj (а поцелуи), karesoj de la animoj almenaŭ estas tiel sinceraj (ласки душ по крайней мере так искренни), se ne pli (если не больше), ol tiuj (чем те), kiujn vi sentas reale (которые ты чувствуешь в реальности), ĉar tiuj kisoj de la animoj ne estas efemeraj (потому что эти поцелуи душ не эфемерны).
Simple li malfermis sian koron kaj mi kuraĝis konfesi al tiu koro pri mia senespera, sencela ekzistado kaj tiam tiu ora koro ekparolis kaj inspiris vivocelon al mi, rekonsciigis mian svenintan animon, rekondukis min al la perdita Dio kaj nun mi sentas min riĉa, tia riĉa, kia neniu estas en la vilaĝo, kaj tiel feliĉa, kia vi ne estas kun viaj galanteriaĵoj... kaj la kisoj, karesoj de la animoj almenaŭ estas tiel sinceraj, se ne pli, ol tiuj, kiujn vi sentas reale, ĉar tiuj kisoj de la animoj ne estas efemeraj.
Paciencon perdinte Nel leviĝis (потеряв терпение, Нэл поднялась), komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro (начала ходить туда-сюда в комнате). Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo (вдруг она остановилась перед Леной).

— Kio li estas (кто он)? Pastro (священник)! Ĉu (не так ли)? — ŝi abrupte demandis (она резко спросила: abrupta – отрывистый, резкий).

— Pli (больше)... Li estas poeto (он – поэт).

Neretenebla rido erupciis el Nel (неудержимый смех вырвался из Нэл: erupcio – извержение). Longe ŝi ne povis trovi vortojn (долго она не могла найти слова) por esprimi sian subitan indignon (чтобы выразить своё внезапное возмущение), ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso (потому что снова и снова щекотала её смешная мысль) "poeto kaj la vilaĝa anseridino (поэт и деревенская простушка: «гусёнок»)". Ho, tiu naiva revemulino (эта наивная мечтательница)!


Paciencon perdinte Nel leviĝis, komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro. Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo.

Kio li estas? Pastro! Ĉu? — ŝi abrupte demandis.

Pli... Li estas poeto.

Neretenebla rido erupciis el Nel. Longe ŝi ne povis trovi vortojn por esprimi sian subitan indignon, ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso "poeto kaj la vilaĝa anseridino". Ho, tiu naiva revemulino!
— Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto (революционный потрясатель кулаками: pugno – кулак, skui – трясти), malamiko de la socia ordo (враг общественного порядка: amiko – друг), revteksanto (создатель грёз: «плетущий мечты»: teksi – ткать, плести) kun grumblanta stomako malplena (с ворчащим пустым желудком)! Hahaha! Akceptu mian gratulon (прими моё поздравление). La tuta afero tre karakterizas vin (всё /это/ дело очень характеризует тебя).

En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj (в глазах Лены дрожали сдерживаемые слёзы) kaj forte regante sian emocion (и сильно управляя своим волнением = старательно сдерживая своё волнение) ŝi demandis mallaŭte (она спросила тихо):

— Kaj kio estas la via (а кто твой)?

— Librotenisto ĉe la Urba Banko (бухгалтер в Городском Банке: librotenado – бухгалтерия, ведение книг) — ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis (её голос как будто победно ликовал).


Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto, malamiko de la socia ordo, revteksanto kun grumblanta stomako malplena! Hahaha! Akceptu mian gratulon. La tuta afero tre karakterizas vin.

En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj kaj forte regante sian emocion ŝi demandis mallaŭte:

Kaj kio estas la via?

Librotenisto ĉe la Urba Banko — ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis.
— Jes ja (да ведь = ну конечно), mi estus povinta pensi tian (я могла бы догадаться об этом: «подумать такое»). Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo (прозаичная: «ходящая пешком» душа), filistro kun collarĝa horizonto (обыватель с узким: «в дюйм шириной» горизонтом: colo – дюйм), registranto de la efemeraĵoj (регистратор эфемерных вещей), sinjore vestita sklavo de socialaĵoj (по-господски одетый раб общественных правил: sociala – социальный, общественный)! Tio gratulinde karakterizas vin (это замечательно характеризует тебя: gratuli – поздравлять, gratulinda – достойный поздравления, похвалы)! Vere vi ne meritas (в самом деле ты не заслуживаешь = ты и правда не заслуживаешь) pli de la vivo (большего от жизни).

La du fratinoj malame rigardis unu al la alia (две сестры с ненавистью смотрели друг на друга). En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco (во взгляде Нэл сверкало оскорблённое тщеславие: vanta – пустячный; тщеславный, мелочный), en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito (в том /взгляде/ Лены блестело утешительное превосходство духа: konsoli – утешать).


Jes ja, mi estus povinta pensi tian. Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo, filistro kun collarĝa horizonto, registranto de la efemeraĵoj, sinjore vestita sklavo de socialaĵoj! Tio gratulinde karakterizas vin! Vere vi ne meritas pli de la vivo.

La du fratinoj malame rigardis unu al la alia. En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco, en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito.
— Ci (ты), romantika azenino (романтическая ослица)! Ĉu vi scias (знаешь ли ты), kio estas bankoficisto (что такое банковский служащий)? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro (он сможет стать даже директором банка). Li estras la homojn (он руководит людьми: estro – начальник), li direktas entreprenojn (он управляет предприятиями), li estas iu (он – кто-то), ĉu vi komprenas (понимаешь ли ты), IU kaj ne neniu (а не никто). Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano (его жильё – не жалкая деревенская хижина), nek urba prolethejmo (ни городской барак: «пролетарский дом»: proleto – пролетарий), sed vilao (а вилла), eble eĉ domego (возможно, даже коттедж: «большой дом») kun lukso kaj komforto (с роскошью и комфортом). Kio estas poeto kompare al li (что такое поэт по сравнению с ним: kompari – сравнивать)? Nenio (ничто)! Vortĵonglisto (жонглёр словами), senracia mizerulo (неразумный нищий: racio – разум), kiu kuras al fatamorganoj (который бежит к миражам). La plej superflua homotipo en la socio (самый лишний тип человека в обществе). La poeto estas ĉarlatano de la animoj (поэт – обманщик: «шарлатан, жулик» душ): li sugestas paradizon (он внушает рай) kaj donas pajlosakon por tranokti (а даёт мешок соломы, чтобы переночевать: pajlo – солома, nokto – ночь)...
Ci, romantika azenino! Ĉu vi scias, kio estas bankoficisto? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro. Li estras la homojn, li direktas entreprenojn, li estas iu, ĉu vi komprenas, IU kaj ne neniu. Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano, nek urba prolethejmo, sed vilao, eble eĉ domego kun lukso kaj komforto. Kio estas poeto kompare al li? Nenio! Vortĵonglisto, senracia mizerulo, kiu kuras al fatamorganoj. La plej superflua homotipo en la socio. La poeto estas ĉarlatano de la animoj: li sugestas paradizon kaj donas pajlosakon por tranokti...
— Vi pravas (ты права), Nel. Tre bone vi diris (очень хорошо ты сказала): la poeto sugestas (поэт внушает), profetas paradizon (пророчит рай) kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed (но)... sed sur tiu simpla pajlosako (но на этом простом мешке соломы) pli korkaresaj sonĝoj konsolas min (более сладостные: «ласкающие сердце» сны утешают меня) ol en la silkokusena lito el cedro (чем в кровати из кедра с шёлковыми подушками: silko – шёлк, kuseno – подушка)... La inkuboj pro materiaj zorgoj (кошмары из-за материальных забот) estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj (более частые гости у бухгалтеров), bankdirektoroj (директоров банков)... Mi ne envias vin pro via bonŝanco (я не завидую тебе из-за твоей удачи). Estu vi ambaŭ feliĉaj (будьте вы оба счастливы) kaj evitu vin la inkuboj (и пусть минуют вам кошмары), sed sciu kaj lernu de mi (но знай и усвой от меня), kio estas poeto (кто такой поэт), kiu havas duoblan vivon (у которого двойная жизнь), ĉar en la momento de la inspiriteco (потому что в момент вдохновения: «вдохновлённости») li vadas per longaj "cikonikruroj" (он продирается на длинных «аистовых ногах»: vadi – переходить вброд; идти с трудом, пробираться) en la marĉo de la ĉiutagoj (в болоте будней), same kiel la ludantaj infanoj (так же, как играющие дети) kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo (и оттуда сверху он начинает видеть уже ту часть эволюции), sur kiu la piedmarŝantaj animoj (на которой прозаичные души) komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ (начнут топтаться только завтра или послезавтра: treti – топтать, наступать) kaj...
Vi pravas, Nel. Tre bone vi diris: la poeto sugestas, profetas paradizon kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed... sed sur tiu simpla pajlosako pli korkaresaj sonĝoj konsolas min ol en la silkokusena lito el cedro... La inkuboj pro materiaj zorgoj estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj, bankdirektoroj... Mi ne envias vin pro via bonŝanco. Estu vi ambaŭ feliĉaj kaj evitu vin la inkuboj, sed sciu kaj lernu de mi, kio estas poeto, kiu havas duoblan vivon, ĉar en la momento de la inspiriteco li vadas per longaj "cikonikruroj" en la marĉo de la ĉiutagoj, same kiel la ludantaj infanoj kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo, sur kiu la piedmarŝantaj animoj komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ kaj...
— Kaj tial li forgesas pri la nuno (и поэтому он забывает о настоящем времени), tial li preteriras tion (поэтому он проходит мимо того), kio estas (что есть).

— Vi pravas parte (ты права отчасти), Nel, sed nur supraĵa aserto estas (но /это/ только поверхностное утверждение: supro – верх, вершина, supraĵo – поверхность), ke la poeto vidas en la nenio (что поэт видит ни в чём = видит воображаемое) kaj preteriras la realaĵojn (и проходит мимо реальных вещей), ĉar li ĉiam vidas tion (потому что он всегда видит то), kio estas (что есть), eble (возможно) trans la nuno (по ту сторону настоящего времени), sed tamen fakte ekzistas (но всё же на самом деле существует: fakto – факт). En lia pli larĝa horizonto (в его более широком горизонте) la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo (завтрашний день – уже оформившаяся: «закристаллизовавшаяся» реальность: kristalo – кристалл), kaj ĝuste tial (и именно поэтому), kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj (когда повседневные заботы заставляют его спускаться с аистовых ног), li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj (он бунтует против близорукости рабов традиций: miopa – близорукий).


Kaj tial li forgesas pri la nuno, tial li preteriras tion, kio estas.

Vi pravas parte, Nel, sed nur supraĵa aserto estas, ke la poeto vidas en la nenio kaj preteriras la realaĵojn, ĉar li ĉiam vidas tion, kio estas, eble trans la nuno, sed tamen fakte ekzistas. En lia pli larĝa horizonto la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo, kaj ĝuste tial, kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj, li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj.


Ĉu mirinde (разве удивительно), ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro (что из-за записанных образов: «памятных картин» увиденного прогресса в своём сердце: bildo – картина) li barakte marĉandas kun la samtempuloj (он трепетно торгуется с современниками: barakti – метаться, барахтаться, трепетать)? Ne (нет)! Direktado (управление), animkonstruo (построение души: konstrui – строить) estas la ribelo de la poeto eĉ tiam (/это/ бунт поэта даже тогда), kiam li renkontas absolutan malkomprenon (когда он встречает абсолютное непонимание: kompreni – понимать). Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia (именно эта его особенная жизнь), plena de ribelo (полная бунта), revoteksado kaj neglekto de la momento (плетения грёз и пренебрежения моментом), donas specialan signifon (даёт особое значение) kaj altan distingon al la poeto (и высокое отличие поэту), en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon (в котором его современники видят только потрясающего кулаками нищего: senhava – неимущий), socian malamikon (врага общества: «общественного врага»). Ho, kiel oni eraras (как они ошибаются)! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron (потрясающий кулаками поэт чаще всего имеет детское сердце), kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon (чья бескорыстная любовь желала бы обнять весь мир) kaj savi de plua suferado la tutan homaron (и спасти от дальнейшего страдания всё человечество).
Ĉu mirinde, ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro li barakte marĉandas kun la samtempuloj? Ne! Direktado, animkonstruo estas la ribelo de la poeto eĉ tiam, kiam li renkontas absolutan malkomprenon. Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia, plena de ribelo, revoteksado kaj neglekto de la momento, donas specialan signifon kaj altan distingon al la poeto, en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon, socian malamikon. Ho, kiel oni eraras! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron, kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon kaj savi de plua suferado la tutan homaron.
La vervo (воодушевление), interna konvinkiĝo (внутренняя убеждённость: konvinki – убедить) pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo (нарисовали розы на щеках Лены) kaj Nel surprizite konstatis (поражённо признала), ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela (что она никогда не видела свою сестру такой красивой). La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo (демона противоречия сейчас задело это преображение: diablo – дьявол, чёрт, beliĝi – похорошеть) en Nel. Ŝi ignore (она пренебрежительно: ignori – игнорировать), malestime (презрительно: estimi – уважать), eĉ pro ĵus vekiĝinta (даже от только что проснувшейся), nekomprenebla malamo (непонятной ненависти) kvazaŭ kriĉis sian respondon (почти: «словно, как будто» взвизгнула свой ответ: kriĉi – кричать /о птицах/; визжать) al sia fratino (своей сестре).

— Tamen mi ripetas (всё же я повторяю), ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo (что поэт – лишний тип человека в жизни). Nenion valoran (ничего ценного), nenion realan li produktas (ничего реального он не производит) por la socio de la honestaj laborantoj (для общества честных работников). Unu analfabeta stalservisto (один безграмотный работник хлева: stalo – хлев, стойло), ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn (ежедневно носящий навоз на поля: agro – земельный участок, возделываемое поле), produktas pli utilan laboron por la socio (производит более полезную работу для общества) ol cent vortĵonglistoj (чем сто жонглёров словами), pugnoskuantaj poetoj viaj (твоих потрясающих кулаками поэтов).


La vervo, interna konvinkiĝo pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo kaj Nel surprizite konstatis, ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela. La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo en Nel. Ŝi ignore, malestime, eĉ pro ĵus vekiĝinta, nekomprenebla malamo kvazaŭ kriĉis sian respondon al sia fratino.

Tamen mi ripetas, ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo. Nenion valoran, nenion realan li produktas por la socio de la honestaj laborantoj. Unu analfabeta stalservisto, ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn, produktas pli utilan laboron por la socio ol cent vortĵonglistoj, pugnoskuantaj poetoj viaj.


— Vi eraras (ты ошибаешься), Nel. La mondo povas ĝoji (мир может радоваться), ĝis ĝi havas pugnoskuantajn (пока у него есть потрясающие кулаками), animkonstruantajn poetojn (строящие душу поэты), kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj (которые после блуждания на давших вдохновение аистовых ногах) alportas ĉiam novajn sonĝojn (приносят всегда новые сны), novajn celdifinojn (новые устремления: «назначения цели»: difini – определить, назначить), freŝajn fidon kaj esperon (свежие веру и надежду) al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj (бессознательным рабам будней). La unua signo de la vivo-agoniado (первым признаком конца: «агонии» жизни) kaj tiu de la mondpereo (и тем /признаком/ гибели мира: perei – гибнуть) estos (будет), kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon (когда поэт будет воспевать только историческое прошлое: kanti – петь) kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno (и он делает компромисс со всей ничтожностью: «карликовостью» настоящего времени: nano – карлик), ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera (потому что тогда он увидит будущее более безнадёжным), pli sencela (более бесцельным)... Ho, Nel, kiel dolore estas (как больно), ke vi ne povas ame kompreni la poetojn (что ты не можешь с любовью понять поэтов) kaj pardoni al ili (и простить им), ke ili kuraĝas sonĝi (что они осмеливаются грезить)... Dolore (больно), ke ni (что мы), du fratinoj (две сестры), estas du antipodaj mondoj (два противоположных мира).
Vi eraras, Nel. La mondo povas ĝoji, ĝis ĝi havas pugnoskuantajn, animkonstruantajn poetojn, kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj alportas ĉiam novajn sonĝojn, novajn celdifinojn, freŝajn fidon kaj esperon al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj. La unua signo de la vivo-agoniado kaj tiu de la mondpereo estos, kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno, ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera, pli sencela... Ho, Nel, kiel dolore estas, ke vi ne povas ame kompreni la poetojn kaj pardoni al ili, ke ili kuraĝas sonĝi... Dolore, ke ni, du fratinoj, estas du antipodaj mondoj.
Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco (в течение долгого момента Нэл чувствовала себя обезоруженной её мягкостью: armi – вооружать, снаряжать), sed poste nova penso (но потом новая мысль) donis subitan nutron al ŝia incitemo (дала неожиданную пищу её раздражительности: nutri – кормить, питать).

— Nu, kia romantika azenino vi estas (какая ты романтическая ослица), vi eble eĉ oferis vian ĉastecon (ты, возможно, даже пожертвовала своей невинностью: ĉasta – целомудренный, невинный) sur la pajlosako (на мешке соломы)... Hahaha! Ci, stultulino (дурочка: stulta – глупый)!

Lenjo paliĝis (побледнела: pala – бледный), larmoj ekvualis ŝiajn okulojn (слёзы застили её глаза) kaj ŝi longe rigardis for ien (и она долго смотрела далеко куда-то = куда-то вдаль), poste tre mallaŭte (потом очень тихо), tre milde respondis (очень мягко ответила).

— Eĉ se estus tiel (даже если бы было так), ne koncernus vin (/это/ не касалось бы тебя). Mi mem estas la suvereno de miaj korpo kaj animo (я сама повелитель моих тела и души). Vi estras pri la viaj (ты распоряжаешься своими: «о своих») kaj ne estas mia afero (и не моё дело), ĉu vi estis jam kuŝanta en la cedroligna lito (лежала ли ты уже в кедровой кровати) de via estonta bankdirektoro (твоего будущего директора банка)? Estas via afero (/это/ твоё дело).


Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco, sed poste nova penso donis subitan nutron al ŝia incitemo.

Nu, kia romantika azenino vi estas, vi eble eĉ oferis vian ĉastecon sur la pajlosako... Hahaha! Ci, stultulino!



Lenjo paliĝis, larmoj ekvualis ŝiajn okulojn kaj ŝi longe rigardis for ien, poste tre mallaŭte, tre milde respondis.

Eĉ se estus tiel, ne koncernus vin. Mi mem estas la suvereno de miaj korpo kaj animo. Vi estras pri la viaj kaj ne estas mia afero, ĉu vi estis jam kuŝanta en la cedroligna lito de via estonta bankdirektoro? Estas via afero.


— Ĉu vi kalumnias min (ты клевещешь на меня)? Ĉu vi povus supozi pri mi (разве ты могла бы предположить обо мне), ke sen laŭleĝa kontrakto (что без законного договора: leĝo – закон) mi povus ekkuŝi en la liton de iu viro (я могла бы лечь в постель какого-нибудь мужчины)?

— Vi pravas (ты права). Pri vi oni ne povus supozi tian aferon (о тебе не смогли бы предположить такое дело = о тебе нельзя такое подумать). Vi bezonas garantian dokumenton pri la amo (тебе нужен гарантийный документ о любви), kiel pri la donace ricevita brakhorloĝeto (как о полученных в подарок наручных часиках)... Ho, kiel (как)... profunde mi kompatas vin (глубоко я жалею тебя)!


Ĉu vi kalumnias min? Ĉu vi povus supozi pri mi, ke sen laŭleĝa kontrakto mi povus ekkuŝi en la liton de iu viro?

Vi pravas. Pri vi oni ne povus supozi tian aferon. Vi bezonas garantian dokumenton pri la amo, kiel pri la donace ricevita brakhorloĝeto... Ho, kiel... profunde mi kompatas vin!


— Mi ne estas kompatinda (я не жалкая: «я не достойна жалости» = не надо меня жалеть). Eĉ kontraŭe (даже наоборот)! Mi ne deziras disipi mian vivon (я не желаю промотать мою жизнь: disipi – растратить, растранжирить). Kial kontentiĝi je nura pano (почему удовлетвориться одним хлебом), kiam la vivo proponas eĉ buteron al ĝi (когда жизнь предлагает даже масло к нему)? Vane vi mokas min (напрасно ты высмеиваешь меня), ĉar la laŭleĝa kontrakto (потому что законный договор)...

— Garantias la amon por vi (гарантирует любовь для тебя) — kaj pala rideto kurbigis la lipojn de Lenjo (и бледная улыбка скривила губы Лены: kurba – кривой). — Vi nomas min naivulino (ты называешь меня глупышкой) kaj vi estas pli naiva (а ты более наивна), se vi kredas (если ты веришь), ke tiu papero garantias la amon (что эта бумага гарантирует любовь). La naskiĝo kaj morto de amo (рождение и смерть любви) estas ekster la homa volo (за пределами человеческой воли). Vanas ĉiu perforto (напрасно всякое насилие/принуждение) por veki aŭ reteni ĝin (чтобы пробудить или удержать её).


Mi ne estas kompatinda. Eĉ kontraŭe! Mi ne deziras disipi mian vivon. Kial kontentiĝi je nura pano, kiam la vivo proponas eĉ buteron al ĝi? Vane vi mokas min, ĉar la laŭleĝa kontrakto...

Garantias la amon por vi — kaj pala rideto kurbigis la lipojn de Lenjo. — Vi nomas min naivulino kaj vi estas pli naiva, se vi kredas, ke tiu papero garantias la amon. La naskiĝo kaj morto de amo estas ekster la homa volo. Vanas ĉiu perforto por veki aŭ reteni ĝin.


— Negrave (неважно)! La leĝa dokumento garantias mian posedrajton (законный документ гарантирует моё право владения: posedi – владеть) en ĉiaj cirkonstancoj (во всех обстоятельствах). Jen, kion vi ne komprenas (вот что ты не понимаешь)!

— Mi bone komprenas vin (я хорошо понимаю тебя). Tiu dokumento rajtigas vin esti eĉ prirabanto de kadavriĝinta sento (этот документ даёт тебе право быть грабителем/похитителем погибшего чувства: rabi – грабить; похищать, kadavro – труп), ĉar la socia hipokriteco garantias al vi tion (потому что общественное лицемерие гарантирует тебе то), kion la Vivo eble jam delonge forprenis de vi (что Жизнь, возможно, уже давно отняла у тебя).

— Ho, ci (ты)... ci... stulta ebriulino de revaĵoj (глупая восторженная мечтательница: «пьяница /женщина/ грёз»: ebria – пьяный, хмельной, ebriulo – пьяница)! Estas vane diskuti kun vi (бесполезно спорить с тобой: diskuti – обсуждать, дискутировать). Restu kun cia poeto sur la pajlosako (оставайся со своим поэтом на мешке соломы)!

— Ho, kiel volonte mi elektus tiun pajlosakon (как охотно я выбрала бы этот мешок соломы), sed ŝajnas (но кажется), ke la sorto trovas eĉ ĝin (что судьба находит даже его) tro luksa por mi (слишком роскошным для меня).


Negrave! La leĝa dokumento garantias mian posedrajton en ĉiaj cirkonstancoj. Jen, kion vi ne komprenas!

Mi bone komprenas vin. Tiu dokumento rajtigas vin esti eĉ prirabanto de kadavriĝinta sento, ĉar la socia hipokriteco garantias al vi tion, kion la Vivo eble jam delonge forprenis de vi.

Ho, ci... ci... stulta ebriulino de revaĵoj! Estas vane diskuti kun vi. Restu kun cia poeto sur la pajlosako!

Ho, kiel volonte mi elektus tiun pajlosakon, sed ŝajnas, ke la sorto trovas eĉ ĝin tro luksa por mi.


La pordo de la ĉambro malfermiĝis (дверь комнаты открылась). Ilia patrino (их мать), korpulenta (дородная), altstatura vilaĝanino (высокорослая селянка) paŝis en la ĉambron (шагнула в комнату). Post paso de du jardekoj (по прошествии двух десятков лет) Nel tre similos al ŝi (будет очень походить на неё), almenaŭ laŭ korpa eksteraĵo (по крайней мере внешностью: «по телесной внешности»: ekstera – внешний). Escepte la naturan bonecon (за исключением природной доброты: escepti – исключать), kiu respegulis en ŝiaj okuloj (которая отражалась в её глазах), ŝiaj rozaj vangoj (её розовых щеках), ne tro profundiĝantaj trajtoj (не слишком углубляющиеся черты: profunda – глубокий) konservis malmulton el ŝia juneca aspekto (сохранили немногое из её молодого вида).

Ŝi haltis inter la du fratinoj (она остановилась между двумя сёстрами), momente ŝia rigardo preterglitis la krudan mienon (мгновенно её взгляд скользнул: «проскользнул мимо» по грубому выражению лица: gliti – скользить) de Nel, kaj tiun de la afliktita Lenjo (и тому /выражению лица/ расстроенной Лены). Ŝi divenis (она догадалась), ke ili diskutadis (что они спорили) kaj Nel per sia tiranema konduto torturis sian fratinon (своим тираническим поведением мучила свою сестру).


La pordo de la ĉambro malfermiĝis. Ilia patrino, korpulenta, altstatura vilaĝanino paŝis en la ĉambron. Post paso de du jardekoj Nel tre similos al ŝi, almenaŭ laŭ korpa eksteraĵo. Escepte la naturan bonecon, kiu respegulis en ŝiaj okuloj, ŝiaj rozaj vangoj, ne tro profundiĝantaj trajtoj konservis malmulton el ŝia juneca aspekto.

Ŝi haltis inter la du fratinoj, momente ŝia rigardo preterglitis la krudan mienon de Nel, kaj tiun de la afliktita Lenjo. Ŝi divenis, ke ili diskutadis kaj Nel per sia tiranema konduto torturis sian fratinon.
— Nu, kio okazis denove inter vi (что случилось опять между вами)?

La du fratinoj obstine silentis (две сестры упрямо молчали). La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo (материнский взгляд взволнованно ласкал бледное лицо: «выражение лица» Лены), kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron (чья вся внешность напоминала ей её отца). Ankaŭ li ne apartenis (он тоже не принадлежал) al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj (к мускулистым видам деревенских мужчин) kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano (и его она считала часто больше своим совершеннолетним ребёнком) ol sia edzo (чем своим мужем). Ŝia energio kuntenis la familion (её энергия поддерживала семью: kunteni – удерживать вместе, соединять), zorgis pri ĉio (заботилась обо всём), kio donas firman viveblecon (что даёт твёрдую возможность жизни = что обеспечивает существование).

— Lenjo, kial vi ploris (почему ты плакала)?... Kion ŝi diris al vi (что она сказала тебе)? — Ŝi ne respondis (она не ответила).
Nu, kio okazis denove inter vi?

La du fratinoj obstine silentis. La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo, kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron. Ankaŭ li ne apartenis al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano ol sia edzo. Ŝia energio kuntenis la familion, zorgis pri ĉio, kio donas firman viveblecon.

Lenjo, kial vi ploris?... Kion ŝi diris al vi? - Ŝi ne respondis.


— Nel, per kio vi torturis vian fratinon (чем ты мучила свою сестру)?

— Nu, ni diskutis (мы спорили). Jen ĉio (вот и всё)! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino (она показала себя настоящей деревенской простушкой: «гусёнком»). Ŝi ofendis la libroteniston (она обидела бухгалтера), kiu amindumas al mi en la urbo (который ухаживает за мной в городе). En sia stulta mondpercepto (в своём глупом восприятии мира: percepti – воспринимать) ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto (она назвала меня даже мародёром: «грабителем/похитителем трупов»).

— Nu, ne tute tiel estis (не совсем так было), kiel vi diras (как ты говоришь) — protestis Lenjo (возразила Лена). — Mi ne volis ofendi tiun libroteniston (я не хотела обидеть того бухгалтера). Mi eĉ deziris (я даже пожелала), ke vi ambaŭ estu feliĉaj (чтобы вы оба были счастливы). Jen ĉio (вот и всё)!

— Sed pri kio vi diskutis (но о чём вы спорили) kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj (и почему след плача в твоих глазах = почему у тебя заплаканные глаза), Lenjo?

— Negrave (неважно). Jam pasis (уже прошло), panjo (мама) kaj... kaj negrave... Kredu al mi (поверь мне), ke (что)...
Nel, per kio vi torturis vian fratinon?

Nu, ni diskutis. Jen ĉio! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino. Ŝi ofendis la libroteniston, kiu amindumas al mi en la urbo. En sia stulta mondpercepto ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto.

Nu, ne tute tiel estis, kiel vi diras — protestis Lenjo. — Mi ne volis ofendi tiun libroteniston. Mi eĉ deziris, ke vi ambaŭ estu feliĉaj. Jen ĉio!

Sed pri kio vi diskutis kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj, Lenjo?



Negrave. Jam pasis, panjo kaj... kaj negrave... Kredu al mi, ke...
— Kial vi timas konfesi (почему ты боишься признаться)? — kaj Nel turnis sin al sia patrino (повернулась к своей матери), en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris (в её голосе радость доносительства дрожала: denunco – кляуза, донос), same kiel dum ŝia infanaĝo (так же, как в её детстве), kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj (когда каждое мгновение она бегала жаловаться на Лену своим родителям). — Imagu (представь), panjo, ŝi enamiĝis (она влюбилась)! Ŝia amato vivas duone en la revoj (её любимый живёт наполовину в мечтах) kaj estas tia lunmanĝanto (и такой /же/ чудак: «поедатель луны»: luno – луна) kiel ŝi (как она). Vortĵonglisto (жонглёр словами). Ĉu ne ridinde (разве не смешно)? Kompreneble mi ne povas toleri (разумеется, я не могу терпеть), ke mia fratino detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj (чтобы моя сестра разрушила свою жизнь из-за таких глупостей: stulta – глупый) kaj mi diris mian opinion (и я сказала своё мнение), kaj ĉu vi scias (и знаешь ли ты), kion ŝi respondis (что она ответила)? Vi eĉ imagi ne povas (ты даже представить не можешь), kia obstina stultulino ŝi estas (какая упрямая дурочка она)! Ŝia vivocelo (цель её жизни: celo – цель) kaj plej alta pretendo (и самое высокое притязание: pretendi – претендовать, притязать; требовать) estas unu nura pajlosako (/это/ один-единственный мешок соломы). Hahaha! Pajlosako! Ĉu ne ridinde?
Kial vi timas konfesi? — kaj Nel turnis sin al sia patrino, en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris, same kiel dum ŝia infanaĝo, kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj. — Imagu, panjo, ŝi enamiĝis! Ŝia amato vivas duone en la revoj kaj estas tia lunmanĝanto kiel ŝi. Vortĵonglisto. Ĉu ne ridinde? Kompreneble mi ne povas toleri, ke mia fratino detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj kaj mi diris mian opinion, kaj ĉu vi scias, kion ŝi respondis? Vi eĉ imagi ne povas, kia obstina stultulino ŝi estas! Ŝia vivocelo kaj plej alta pretendo estas unu nura pajlosako. Hahaha! Pajlosako! Ĉu ne ridinde?
Dum Nel parolis (пока Нэл говорила), ŝia patrino ne forprenis sian rigardon (её мать не отводила: «не отнимала» своего взгляда) de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj (от судорожно кривящихся от плача черт /лица/: plori – плакать, konvulsio – конвульсия, судорога, tordi – выкручивать, скручивать, вить; искривлять, искажать) de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj (и когда при последних словах) de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj (неудержимые слёзы появились в её глазах), ŝi havis koran kompaton al ŝi (она почувствовала искреннюю жалость к ней: «она имела сердечную жалость к ней»). Sed kion diri (но что сказать)? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino (она ведь – старая селянка). Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj (эти ставшие чужими дети: fremda – чужой), urba modistino kaj multleginta instruistineto (городская модистка и начитанная: «много прочитавшая» маленькая учительница) kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo (как могли бы понять её слишком простое суждение о любви)?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin (в конце концов, она тоже не понимает их). Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan (однако она должна бы сказать хоть что-то утешительное) al tiu ĉi afliktita infano (этому расстроенному ребёнку). Ŝi karese glatigis la harojn de Lenjo (она ласково пригладила волосы Лены: glata – гладкий) kaj duone al si (и наполовину себе), duone al ili (наполовину им) ŝi esprimis sian opinion pri la afero (она выразила своё мнение о деле).
Dum Nel parolis, ŝia patrino ne forprenis sian rigardon de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ŝi havis koran kompaton al ŝi. Sed kion diri? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino. Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj, urba modistino kaj multleginta instruistineto kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin. Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan al tiu ĉi afliktita infano. Ŝi karese glatigis la harojn de Lenjo kaj duone al si, duone al ili ŝi esprimis sian opinion pri la afero.
— Paroli pri la amo estas superflue (говорить о любви излишне). Kiam (когда), kiel ĝi venas (как она приходит), ne estas grave (неважно). Grave estas (важно), ke ĝi kontentigu nin (чтобы она удовлетворяла нас) kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni (и как можно дольше она жила бы в нас). Ĉiu amas laŭ sia propra maniero (каждый любит по-своему: «по своей собственной манере»). La librotenisto same (бухгалтер так же) kiel la vortĵonglisto (как жонглёр словами). Mi eĉ ne scias (я даже не знаю), kia metio ĝi estas (какое это ремесло = что это за ремесло). Vidu (видите ли), filinoj (дочки), via patro estis simplulo vilaĝa (ваш отец был простой деревенский человек). Li paŝis en la stalon de mia mastro (он шагнул в хлев моего хозяина) kaj trovis min melkanta la bovinon (и нашёл меня доящей корову). Li rigardis (он смотрел), rigardis kaj fine diris (и наконец сказал): "Lertajn manojn ci havas (ловкие руки у тебя), Anjo (Аннушка)". Mi turnis min al li kaj respondis (я повернулась к нему и ответила): "Ci ŝajnas esti ordema vireto (ты кажешься: «кажешься быть» аккуратным мужичком: ordo – порядок, ordema – любящий порядок, аккуратный)".
Paroli pri la amo estas superflue. Kiam, kiel ĝi venas, ne estas grave. Grave estas, ke ĝi kontentigu nin kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni. Ĉiu amas laŭ sia propra maniero. La librotenisto same kiel la vortĵonglisto. Mi eĉ ne scias, kia metio ĝi estas. Vidu, filinoj, via patro estis simplulo vilaĝa. Li paŝis en la stalon de mia mastro kaj trovis min melkanta la bovinon. Li rigardis, rigardis kaj fine diris: "Lertajn manojn ci havas, Anjo". Mi turnis min al li kaj respondis: "Ci ŝajnas esti ordema vireto".
Ĉe ni tiel komenciĝis (у нас так началось). Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj (для него хватило короткого взгляда на мои трудолюбивые руки), por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon (для меня было достаточно: «удовлетворительно» взглянуть на его бедную чистоту) kaj jen ĝi daŭris (и вот она продолжалась), alportis vin ambaŭ (принесла вас обоих), igis nin konstrui tiun ĉi domon (заставила нас построить этот дом) kaj ĝi daŭras eĉ nun (и она продолжается даже теперь), kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero (хотя ваш дорогой: «дорогой памяти» отец уже покоится десятый год под землёй)... Li plibeligis mian vivon (он украсил мою жизнь)... kaj (и)... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo (она наклонилась к уху Лены) kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan (и озорно шепнула ей самое утешительное) — kaj sciu (и знай), Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo (у нас даже мешка соломы не было для любви).
Ĉe ni tiel komenciĝis. Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj, por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon kaj jen ĝi daŭris, alportis vin ambaŭ, igis nin konstrui tiun ĉi domon kaj ĝi daŭras eĉ nun, kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero... Li plibeligis mian vivon... kaj... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan — kaj sciu, Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo.

1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13


База данных защищена авторским правом ©bezogr.ru 2016
обратиться к администрации

    Главная страница