Эсперанто с Юлио Баги Julio Baghy rakontoj рассказы



страница4/13
Дата01.05.2016
Размер2.73 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

La ŝuflikisto


(Сапожник: «латальщик туфель»: ŝuo – туфля, башмак, fliki – штопать, латать)

Tia granda domo (такой большой дом), en kia ankaŭ mi loĝas (в каком и я живу), respegulas la bildon de la metropolo (отражает картину столицы: spegulo – зеркало). Ĝi tenas en si ĉiuspecajn kaj ĉiurangajn homojn (он держит в себе = он вмещает людей всех видов и чинов: speco – сорт, вид, rango – ранг, чин). La loĝantoj retiras sin al siaj skatolkavernoj (жильцы возвращаются в свои коробки-пещеры: retiri sin, retiriĝi – ретироваться, отступать, skatolo – коробка, ящик) kaj ne interesas ilin la zorgoj (и не интересуют их заботы), ĉagrenoj de la najbaroj (огорчения соседей). Estas ĉi tie generalo (есть здесь генерал) kaj invalida soldatalmozulo (и увечный нищий солдат: almoza – нищенский); estas pozanta ventkapa profesoro (есть манерный легкомысленный: «с ветром в голове» профессор: pozi – позировать, рисоваться) kaj por pano luktanta studento (и за хлеб сражающийся = борющийся за жизнь студент); riĉa posedanto de ĉapelmagazeno (богатый владелец шляпного магазина) kaj pala modistino (и бледная модистка: modo – мода), laboranta ĝis blindiĝo ĉe petrollampo (работающая до слепоты при керосиновой лампе: blinda – слепой); korpulenta bankiero (тучный банкир) kaj bankservisto kun sep malsataj gefiloj (и банковский служащий с семью голодными детьми: servi – служить); per aŭto paradanta teatrodirektoro (на машине разъезжающий директор театра: paradi – шествовать; щеголять, показывать свой блеск) kaj sengroŝa aktoro (и нищий: «без гроша» актёр: groŝo – грош). Ĉiu estas tiaspeca homo (каждый – человек такого рода), kiu ne povas interesiĝi pri la alia (который не может интересоваться другим), ĉar tiam (потому что тогда) — ho kiom da superfluaj penoj (о, сколько лишних мук: «усилий, стараний»)! — eble li povus eĉ helpi sian homfraton (возможно, он смог бы даже помочь своему ближнему: «человеку-брату»).


Tia granda domo, en kia ankaŭ mi loĝas, respegulas la bildon de la metropolo. Ĝi tenas en si ĉiuspecajn kaj ĉiurangajn homojn. La loĝantoj retiras sin al siaj skatolkavernoj kaj ne interesas ilin la zorgoj, ĉagrenoj de la najbaroj. Estas ĉi tie generalo kaj invalida soldatalmozulo; estas pozanta ventkapa profesoro kaj por pano luktanta studento; riĉa posedanto de ĉapelmagazeno kaj pala modistino, laboranta ĝis blindiĝo ĉe petrollampo; korpulenta bankiero kaj bankservisto kun sep malsataj gefiloj; per aŭto paradanta teatrodirektoro kaj sengroŝa aktoro. Ĉiu estas tiaspeca homo, kiu ne povas interesiĝi pri la alia, ĉar tiam — ho kiom da superfluaj penoj! — eble li povus eĉ helpi sian homfraton.
Sed ne temas pri tio (но речь не об этом: temo – тема, temi – говориться о чём-л.). Mi volas rememori pri mizera ŝuflikisto (я хочу вспомнить о бедном сапожнике: mizera – жалкий, несчастный; бедный), kiu loĝis ĝuste en kela ĉambro (который жил как раз в каморке: «подвальной комнате»), sub mia loĝejo (под моей квартирой). Jes (да), li loĝis (он жил), ĉar antaŭ semajno li transloĝiĝis tien (потому что неделю назад он переселился туда: loĝi – жить, проживать, loĝiĝi – поселиться), kie la zorgoj pri luprezo jam ne torturas plu (где заботы о плате за квартиру: «цене аренды» уже не мучают больше: lui – снимать, арендовать, prezo – цена, torturo – пытка, истязание). Li mortis (он умер), kaj malproksime (и далеко: proksima – близкий), tre malproksime de tie ĉi (очень далеко отсюда), lasis enterigi lin (позволил похоронить: «поместить в землю» его: tero – земля) — la urba magistrato (городской магистрат). Kvar nerabotitaj tabuloj (четырёх необструганных досок: raboti – стругать), kelkaj najloj (нескольких гвоздей) sufiĉas por tia modesta vireto (достаточно для такого скромного маленького человека), kiu flikadis nur malbonajn ŝuojn (который латал только плохие туфли) dum sia tuta ekzistado (на протяжении своего всего существования). Cetere li ricevis senpagan ripozejon (впрочем, он получил бесплатное место упокоения: pago – плата) kiel la eminentuloj de la nacio (как выдающиеся люди нации: eminenta – выдающийся, знаменитый). Ĉu tiom ne sufiĉas (разве столько не достаточно) por honorigo (для выражения почтения, чествования: honor(ig)i – чтить, почитать)?
Sed ne temas pri tio. Mi volas rememori pri mizera ŝuflikisto, kiu loĝis ĝuste en kela ĉambro, sub mia loĝejo. Jes, li loĝis, ĉar antaŭ semajno li transloĝiĝis tien, kie la zorgoj pri luprezo jam ne torturas plu. Li mortis, kaj malproksime, tre malproksime de tie ĉi, lasis enterigi lin — la urba magistrato. Kvar nerabotitaj tabuloj, kelkaj najloj sufiĉas por tia modesta vireto, kiu flikadis nur malbonajn ŝuojn dum sia tuta ekzistado. Cetere li ricevis senpagan ripozejon kiel la eminentuloj de la nacio. Ĉu tiom ne sufiĉas por honorigo?
Ne (нет)! Ĝuste pro tio mi skribas pri li (именно из-за этого я пишу о нём). Restu surpaperigita (пусть останется нанесённым на бумагу: papero – бумага) memoraĵo pri la maljuna ŝuflikisto (воспоминание о старом сапожнике). Li meritas tion (он заслуживает этого), ĉar li estis (потому что он был) — homo (человеком). Stranga hometo li estis (странным человечком он был). Oni priridis lian manion (/люди/ высмеивали его странность: ridi – смеяться, manio – мания; странность, причуда). Mi prilarmis ĝin (я оплакивал её: larmo – слеза, larmi – лить слёзы). Oni trouzis lian sentimentecon (/люди/ злоупотребляли его чувствительностью: uzi – использовать). Mi estus preferinta kisi liajn grandajn manojn (я бы предпочёл целовать его большие руки), deformitajn de laboro (деформированные работой). Eĉ nun mi vidas lin antaŭ mi tiel (даже сейчас я вижу его перед собой так), kiel dum tiuj posttagmezaj horoj (как в те послеобеденные, вечерние: «послеполуденные» часы: tagmezo – полдень), kiam apogante sin al la pordego (когда облокачиваясь о ворота: apogi – подпирать, поддерживать, pordo – дверь) li fumis cigaredon (он курил сигарету), fiksitan inter du dentoj (зажатую: «зафиксированную» между двумя зубами) por ne malhelpi lin en la parolado (чтобы не мешать ему в разговоре: helpi – помогать). Verŝajne nur tiuj du dentoj restis nedifektitaj ĉe li (вероятно, только эти два зуба остались неповреждёнными у него). Konservis ilin por ĉiam la (сохранил их навсегда) — fumo (дым). Ĝiba dorso (горбатая спина), plata brusto (плоская грудь), C-formaj kruroj (ноги колесом: «ноги в форме буквы С») kaj proporcie multe pli granda dekstra mano (и пропорционально гораздо бо́льшая правая рука) estis lia metia ŝildo (были его вывеской: «профессиональным щитом»: metio – ремесло, профессия): "mi estas je via humila servo (я ваш покорный слуга: «я к вашей покорной службе»), sinjoraj moŝtoj (господа: sinjoro – господин), la tre malmultekosta ŝuflikisto (очень недорогой сапожник: multe – много, kosti – стоить)."
Ne! Ĝuste pro tio mi skribas pri li. Restu surpaperigita memoraĵo pri la maljuna ŝuflikisto. Li meritas tion, ĉar li estis — homo. Stranga hometo li estis. Oni priridis lian manion. Mi prilarmis ĝin. Oni trouzis lian sentimentecon. Mi estus preferinta kisi liajn grandajn manojn, deformitajn de laboro. Eĉ nun mi vidas lin antaŭ mi tiel, kiel dum tiuj posttagmezaj horoj, kiam apogante sin al la pordego li fumis cigaredon, fiksitan inter du dentoj por ne malhelpi lin en la parolado. Verŝajne nur tiuj du dentoj restis nedifektitaj ĉe li. Konservis ilin por ĉiam la — fumo. Ĝiba dorso, plata brusto, C-formaj kruroj kaj proporcie multe pli granda dekstra mano estis lia metia ŝildo: "mi estas je via humila servo, sinjoraj moŝtoj, la tre malmultekosta ŝuflikisto."
Jarojn mi vidis lin (/многие/ годы я видел его), jarojn li incitadis mian interesiĝon (/многие/ годы он возбуждал моё любопытство: «заинтересованность»: intereso – интерес), kaj jarojn mi ne alparolis lin (и /многие/ годы я не обращался к нему = не заговаривал с ним). Kial (почему)? Mi mem ne scias (я сам не знаю).

Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego (однажды вечером он остановил меня у ворот).

"Mi vidis (я видел), sinjora moŝto (ваша светлость, господин), ke via filino havas flikendajn ŝuojn (что у вашей дочери нужно починить туфли: «что ваша дочь имеет подлежащие латанию туфли»). Bonvolu sendi ilin al mi (пожалуйста, пришлите их мне)."

Tiel simple li parolis (так просто он говорил), kiel laborpetanto (как просящий работу: peti – просить).

"Nu bone (ну хорошо), avĉjo (дедушка: avo – дед); mi sendos ilin (я пришлю их)."

Havu laboron la maljunulo (пусть будет работа у старика), mi pensis (я подумал), kaj por ne forgesi la aferon (и чтобы не забыть о деле) tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno (сразу же я устроил его после моего прихода домой: veni – прийти, прибыть).


Jarojn mi vidis lin, jarojn li incitadis mian interesiĝon, kaj jarojn mi ne alparolis lin. Kial? Mi mem ne scias.

Foje vespere li haltigis min ĉe la pordego.

"Mi vidis, sinjora moŝto, ke via filino havas flikendajn ŝuojn. Bonvolu sendi ilin al mi."

Tiel simple li parolis, kiel laborpetanto.

"Nu bone, avĉjo; mi sendos ilin."

Havu laboron la maljunulo, mi pensis, kaj por ne forgesi la aferon tuj mi aranĝis ĝin post mia hejmenveno.
Vespere ĉio estis en ordo (вечером всё было в порядке) aŭ pli ĝuste tute kontraŭe (или, точнее, совсем наоборот: kontraŭ – против, напротив). La flikitaj ŝuetoj de mia filino paradis sur la tableto (залатанные туфельки моей дочери красовались на столике). Bela zorga laboraĵo (прекрасная старательная работа), tia bela kaj zorga (такая прекрасная и старательная), kia povas aspekti la flikista majstraĵo (какой может выглядеть мастерская работа сапожника: majstro – мастер, знаток), sed (но)... mia edzino rakontis (моя жена рассказала: edzo – муж, супруг), ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi (что старик не хочет принять деньги за неё). Tio ĉi surprizis (это удивило), konsternis min (озадачило меня), kaj sincere konfesante (и искренне признавая = и честно говоря) mi iom ekkoleris (я немного рассердился). Tuj mi rapidis al li (тотчас я поспешил к нему: rapida – быстрый) por aranĝi la ĝenan aferon (чтобы уладить неловкое дело, вопрос: ĝeni – стеснять, беспокоить).
Vespere ĉio estis en ordo aŭ pli ĝuste tute kontraŭe. La flikitaj ŝuetoj de mia filino paradis sur la tableto. Bela zorga laboraĵo, tia bela kaj zorga, kia povas aspekti la flikista majstraĵo, sed... mia edzino rakontis, ke la maljunulo ne volas akcepti monon por ĝi. Tio ĉi surprizis, konsternis min, kaj sincere konfesante mi iom ekkoleris. Tuj mi rapidis al li por aranĝi la ĝenan aferon.
Li sidis ĉe sia labortableto kaj vespermanĝis (он сидел за своим рабочим столиком и ужинал: vespero – вечер, manĝi – есть, кушать). Inter la diversaj iloj antaŭ li (среди разных инструментов перед ним) staris botelo da lakto (стояли бутылка молока) kaj tranĉaĵo da pano (и ломоть хлеба: tranĉi – резать, tranĉaĵo – отрезок; ломоть). Ĉirkaŭ li sur la planko kuŝis amaso da infanŝuoj (вокруг него на полу лежала куча детских туфель: amaso – толпа; масса, скопление, куча), botetoj (сапожек), sandaloj (сандалий). La peza sufoka atmosfero kvazaŭ kunpremis mian gorĝon (тяжёлый удушливый воздух: «дух, атмосфера» словно сжал моё горло: premi – нажимать, сжимать, sufoki – душить) kaj tordis la nazon (и перехватил дыхание: «скрутил нос»: tordi – выкручивать, скручивать). Petrollampo kun rompita cilindro flave lumis (керосиновая лампа со сломанным цилиндром жёлтым светом: «жёлто» светилась) kiel forgesita kandelo ĉe katafalko (как забытая свеча у катафалка). Fumteksita vualo kovris ĝian cilindron (дымная: «сплетённая из дыма» завеса покрывала её цилиндр: fumo – дым, teksi – ткать, плести).

Mi ekhaltis antaŭ li (я остановился перед ним). Li alrigardis min (он взглянул на меня). La melankolia rigardo de liaj grizaj okuloj (печальный взгляд его серых глаз) senarmigis mian koleron (обезоружил моё раздражение: armi – вооружать, снаряжать). Ŝerctona riproĉo maskis mian subitan emocion (шутливый упрёк скрыл: «замаскировал» моё внезапное волнение: ŝerco – шутка, emocio – эмоция; волнение).


Li sidis ĉe sia labortableto kaj vespermanĝis. Inter la diversaj iloj antaŭ li staris botelo da lakto kaj tranĉaĵo da pano. Ĉirkaŭ li sur la planko kuŝis amaso da infanŝuoj, botetoj, sandaloj. La peza sufoka atmosfero kvazaŭ kunpremis mian gorĝon kaj tordis la nazon. Petrollampo kun rompita cilindro flave lumis kiel forgesita kandelo ĉe katafalko. Fumteksita vualo kovris ĝian cilindron.

Mi ekhaltis antaŭ li. Li alrigardis min. La melankolia rigardo de liaj grizaj okuloj senarmigis mian koleron. Ŝerctona riproĉo maskis mian subitan emocion.
"Nu, avĉjo (дедушка), jen kia sensencaĵo (вот какая нелепость: «бессмыслица»: senco – смысл)! Ĉu oni vidis similan (видели ли /когда-нибудь/ подобное)? Mi riparigas ĉe vi la ŝuetojn de mia filineto (я заказываю тебе починить: «я велю/заставляю у тебя починить» туфельки моей дочки: ripari – чинить, ремонтировать) kaj vi ne volas akcepti la prezon por via laboro (а ты не хочешь принять плату: «цену» за свою работу)."

"Ĉu tio afliktas vin (разве это огорчает вас)?" demandis li post ioma silento (спросил он после некоторого молчания).

"Jes (да), eĉ ofendas min (даже обижает меня)."

"Tiam pagu por ĝi (тогда заплатите за неё)," diris li kun mallaŭta voĉo (сказал он тихим голосом: laŭta – громкий).

"Kiom mi ŝuldas (сколько я должен: ŝuldo – долг)?"

"La ĝojon de du infanoj (радость двоих детей)."


"Nu, avĉjo, jen kia sensencaĵo! Ĉu oni vidis similan? Mi riparigas ĉe vi la ŝuetojn de mia filineto kaj vi ne volas akcepti la prezon por via laboro."

"Ĉu tio afliktas vin?" demandis li post ioma silento.

"Jes, eĉ ofendas min."

"Tiam pagu por ĝi," diris li kun mallaŭta voĉo.

"Kiom mi ŝuldas?"

"La ĝojon de du infanoj."
La respondo surprizis min (ответ поразил меня). Nekomprenante ĝian sencon (не понимая его смысл) mi embarasite kalkulis la monbiletojn (я смущённо считал купюры: embarasi – затруднять, мешать, mono – деньги). Fine estis necese ripeti la demandon (наконец было необходимо = наконец пришлось повторить вопрос: necesa – необходимый).

"Kiom mi pagas (сколько я плачу)?"

"La ĝojon de du infanoj."

Maniema maljunulo (чудаковатый старик), mi pensis (я подумал) kaj preninte la sumon (и взяв сумму) kutiman por ŝuplandado de paro da ŝuetoj (обычную для подбивки пары туфелек: kutimo – привычка, обыкновение, plando – подошва /ноги/; подмётка) mi metis ĝin sur la tablon (я положил её на стол).

"Jen prenu (вот, возьми), avĉjo!"

Li karese palpis la monbiletojn (он нежно пощупал купюры), poste zorge gladis ilin per siaj larĝaj manplatoj sur la genuo (потом старательно разгладил их своими широкими ладонями на колене) kaj milde ridetis al mi (и мягко улыбнулся мне).

"Humile mi dankas (покорно благодарю), sinjora moŝto (ваша светлость), eĉ en la nomo de la tria infano (даже за третьего ребёнка: «во имя, от имени третьего ребёнка»)."
La respondo surprizis min. Nekomprenante ĝian sencon mi embarasite kalkulis la monbiletojn. Fine estis necese ripeti la demandon.

"Kiom mi pagas?"

"La ĝojon de du infanoj."

Maniema maljunulo, mi pensis kaj preninte la sumon kutiman por ŝuplandado de paro da ŝuetoj mi metis ĝin sur la tablon.

"Jen prenu, avĉjo!"

Li karese palpis la monbiletojn, poste zorge gladis ilin per siaj larĝaj manplatoj sur la genuo kaj milde ridetis al mi.

"Humile mi dankas, sinjora moŝto, eĉ en la nomo de la tria infano."
La monon li lokigis en la fundon de la tirkesto (деньги он поместил на дно выдвижного ящика: loko – место, tiri – тянуть, влечь, kesto – ящик) kaj poste (а потом), kvazaŭ forgesante pri mia ĉeesto (словно забывая о моём присутствии), li daŭrigis la manĝadon (он продолжил есть: «продолжил еду»: daŭri – длиться, продолжаться). Mi ne povis tuj foriri (я не мог сразу же уйти). La interesiĝo (любопытство, заинтересованность), dum jaroj retenita en mi (в течение /многих/ лет удерживаемая во мне: teni – держать), nun volis profiti la okazon (теперь хотела воспользоваться случаем: profito – польза, выгода, profiti – извлекать выгоду; пользоваться случаем), sed mi ne sciis kiel komenci (но я не знал, как начать)... Atendo (ожидание)... La maljunulo turnis sian rigardon al mi (старик обратил свой взгляд ко мне), sed nun demando sidis en la okulparo (но сейчас вопрос находился: «сидел» в его глазах: «в паре глаз»: paro – пара). Ankoraŭ gluteto da lakto (ещё глоточек молока), ankoraŭ porbuŝa peceto da pano (/съеден/ ещё кусочек хлеба: «ещё кусочек хлеба для рта»: buŝo – рот) kaj li donis vortojn al la muta demando (и он дал слова немому вопросу = и он выразил словами немой вопрос):

"Ĉu mi redonu la trian infanon (мне вернуть третьего ребёнка: doni – дать)?"


La monon li lokigis en la fundon de la tirkesto kaj poste, kvazaŭ forgesante pri mia ĉeesto, li daŭrigis la manĝadon. Mi ne povis tuj foriri. La interesiĝo, dum jaroj retenita en mi, nun volis profiti la okazon, sed mi ne sciis kiel komenci... Atendo... La maljunulo turnis sian rigardon al mi, sed nun demando sidis en la okulparo. Ankoraŭ gluteto da lakto, ankoraŭ porbuŝa peceto da pano kaj li donis vortojn al la muta demando:

"Ĉu mi redonu la trian infanon?"
"Ne (нет), ne!" mi protestis energie (я запротестовал горячо: «энергично») kontraŭ la miskompreno (против недопонимания). "Kiel vi povas eĉ pensi tion (как ты можешь даже думать это)? Ne pro tio mi atendas (не из-за этого я жду), sed mi deziras aŭskulti vian parolon pri vi (но я желаю послушать твой рассказ: «разговор, речь» о себе), pri via vivo (о твоей жизни), pri..."

"Por kio (зачем, ради чего)? Vi vidas (вы видите), sinjora moŝto, mi estas simpla ŝuflikisto (я – простой сапожник). Kion paroli pri tio (что говорить об этом)?" kaj li indiferente suĉis longan gluton el la botelo (и он равнодушно отхлебнул: «высосал» большой: «долгий, длинный» глоток из бутылки: suĉi – сосать).

"Jes (да)... vere (правда)... kion paroli pri tio?... Sed klarigu al mi (но объясни мне), ĉar mi ne komprenas (потому что я не понимаю), kial vi volis senpage ripari la ŝuetojn de mia filineto (почему ты хотел бесплатно починить туфельки моей дочки)?"
"Ne, ne!" mi protestis energie kontraŭ la miskompreno. "Kiel vi povas eĉ pensi tion? Ne pro tio mi atendas, sed mi deziras aŭskulti vian parolon pri vi, pri via vivo, pri..."

"Por kio? Vi vidas, sinjora moŝto, mi estas simpla ŝuflikisto. Kion paroli pri tio?" kaj li indiferente suĉis longan gluton el la botelo.

"Jes... vere... kion paroli pri tio?... Sed klarigu al mi, ĉar mi ne komprenas, kial vi volis senpage ripari la ŝuetojn de mia filineto?"
"Ĉar ili estis truetaj (потому что они были потёртыми: «слегка дырявыми»: truo – дыра), kaj (и)... kaj... tiuj de la sinjora moŝto (те /туфли/ вашей светлости) simile estas tiaj (похоже такие = почти такие же)."

Mi sentis hontruĝon sur miaj vangoj (я почувствовал румянец: «красноту» стыда на своих щеках: honto – стыд). Jen (вот), por ĉio oni devas pagi la prezon (за всё /люди/ должны платить цену = за всё надо платить). Eĉ por la plej bonvola interesiĝo (даже за самый вежливый интерес, внимание).

"Tiu ĉi paro servas por la ĉiutago (эта пара служит для повседневности, будней = эта пара на каждый день)," mi provis senkulpigi min (я попытался оправдаться: kulpo – вина). La sinjoraj moŝtoj ofte defendas la prestiĝon (господа часто защищают /свой/ авторитет, престиж) per mensogetoj (маленькой ложью: mensogo – ложь). "Sed ne pri tio temas (но не об этом речь). Diru (скажи), avĉjo, kial vi flikadas senpage (почему ты латаешь бесплатно)? Ĉar por multaj vi laboras senpage (потому что для многих ты работаешь бесплатно). Nun mi komprenas (теперь я понимаю), kion signifas via kurioza tarifo (что значит твой странный тариф)..."
"Ĉar ili estis truetaj, kaj... kaj... tiuj de la sinjora moŝto simile estas tiaj."

Mi sentis hontruĝon sur miaj vangoj. Jen, por ĉio oni devas pagi la prezon. Eĉ por la plej bonvola interesiĝo.

"Tiu ĉi paro servas por la ĉiutago," mi provis senkulpigi min. La sinjoraj moŝtoj ofte defendas la prestiĝon per mensogetoj. "Sed ne pri tio temas. Diru, avĉjo, kial vi flikadas senpage? Ĉar por multaj vi laboras senpage. Nun mi komprenas, kion signifas via kurioza tarifo..."
Longe li ne respondis (долго он не отвечал), sed vidante mian obstinan atendon (но видя моё настойчивое ожидание: obstina – упрямый; упорный) fine li ekparolis (наконец он заговорил).

"Nu, bone (хорошо), mi rakontos tion (я расскажу это), por ke oni eksciu (чтобы узнали), kia hipokrita mi estas (какой я лицемерный). Pro egoismo mi flikadas senpage (из-за эгоизма я латаю бесплатно). Mi akiras por mi ĝojon per infanĝojo (я получаю для себя радость радостью детей: akiri – приобретать)... Jam pli ol dudek jarojn (уже более двадцати лет) mi vivas en tia ĝojo (я живу в такой радости). Tre malmultaj povas aserti (очень немногие могут утверждать), ke ili havis tiome daŭran ĝojon (что у них была настолько продолжительная радость: daŭri – продолжаться, длиться). Nun mi jam staras proksime al mia tombo (сейчас я уже стою близко к моей могиле), kaj tamen la ĝojo gastadas konstante ĉe mi (и всё же радость гостит постоянно у меня). Ĝi rekompencas min por la malplena juneco (она награждает меня за пустую молодость)."

"Ĉu via edzino mortis tro frue (разве твоя жена умерла слишком рано)?"

"Neniam mi havis tian (никогда я не имел такой)."



"Ĉu trompiĝo (самообман = ты обманулся: trompi – обманывать)?"
Longe li ne respondis, sed vidante mian obstinan atendon fine li ekparolis.

"Nu, bone, mi rakontos tion, por ke oni eksciu, kia hipokrita mi estas. Pro egoismo mi flikadas senpage. Mi akiras por mi ĝojon per infanĝojo... Jam pli ol dudek jarojn mi vivas en tia ĝojo. Tre malmultaj povas aserti, ke ili havis tiome daŭran ĝojon. Nun mi jam staras proksime al mia tombo, kaj tamen la ĝojo gastadas konstante ĉe mi. Ĝi rekompencas min por la malplena juneco."

"Ĉu via edzino mortis tro frue?"

"Neniam mi havis tian."

"Ĉu trompiĝo?"
"Neniam mi povis trompiĝi (никогда я не мог обмануться), ĉar neniu amis min (потому что никто не любил меня). Mi estis tre malbela knabo (я был очень некрасивым мальчиком), kurbkrura (кривоногим: kurba – кривой), pigmea kun plata brusto (пигмейским = пигмейского роста с плоской грудью), senforma nazo kaj flamruĝaj haroj (бесформенным носом и огненно-рыжими волосами: flamo – пламя, ruĝa – красный). Oni trovis min ie sur strato (нашли меня где-то на улице). Neniu amis min (никто не любил меня), escepte mian mastron (за исключением моего хозяина: escepti – исключать). Pro amo li karesis ĝibon sur mia dorso (из-за любви он ласкал горб на моей спине), por ke mi havu rememoraĵon pri li (чтобы у меня было воспоминание о нём), sed tamen li donis manĝaĵon al mi (но всё же он давал еду мне) kaj zorgis pri miaj ĉifonoj (и заботился о моих лохмотьях). Li estis ja tia (он был ведь таким = вот каким он был). Estas homoj (есть люди), kiuj pro amo oferas sin (которые из-за любви жертвуют собой), kaj estas tiaj (а есть такие), kiuj pro amo oferas aliajn (которые из-за любви жертвуют другими). Mi ne volas kalumnii lin (я не хочу клеветать на него). Post lia morto eĉ mi heredis ion (после его смерти даже я унаследовал, получил в наследство кое-что). Lia vidvino (его вдова), forpelanta min el la domo (прогоняющая меня из дома), ĵetis post mi liajn alenojn (бросила мне вслед: «бросила после меня» его шила), martelojn (молотки), ŝulignojn (колодки: ligno – дерево, древесина)...
"Neniam mi povis trompiĝi, ĉar neniu amis min. Mi estis tre malbela knabo, kurbkrura, pigmea kun plata brusto, senforma nazo kaj flamruĝaj haroj. Oni trovis min ie sur strato. Neniu amis min, escepte mian mastron. Pro amo li karesis ĝibon sur mia dorso, por ke mi havu rememoraĵon pri li, sed tamen li donis manĝaĵon al mi kaj zorgis pri miaj ĉifonoj. Li estis ja tia. Estas homoj, kiuj pro amo oferas sin, kaj estas tiaj, kiuj pro amo oferas aliajn. Mi ne volas kalumnii lin. Post lia morto eĉ mi heredis ion. Lia vidvino, forpelanta min el la domo, ĵetis post mi liajn alenojn, martelojn, ŝulignojn...
Mi devis ekmigri (я должен был начать странствовать), sed la homoj evitis min ĉie (но люди избегали меня повсюду) kaj ankaŭ mi evitis ilin (и я тоже избегал их). Foje (однажды), post longa de vilaĝ-al-vilaĝo vagado (после долгого блуждания от деревни к деревне: vagi – блуждать, бродить), mi venis en la ĉefurbon (я пришёл в столицу: ĉefa – главный). Ĉi tie ĉio pliboniĝis (здесь всё улучшилось). Oni ne evitis min plu (/люди/ не избегали меня больше), ĉar oni tute ne rimarkis min (потому что вовсе не замечали меня). Kelkajn jarojn mi flikadis (несколько лет я латал), laboradis en la periferioj (работал на окраинах). La malriĉuloj alportis riparigi siajn botojn (бедняки приносили чинить = приносили в починку свои сапоги), ŝuojn (туфли), pantoflojn (тапочки), kaj el ili kelkaj volonte paroladis kun mi pro la (и из них некоторые охотно говорили со мной о) — kredito (кредите). Mi vivis (я жил), ĉar ne venis al mi la penso "ne vivi" (потому что не приходила мне /в голову/ мысль «не жить»). Foje iu foirartisto vokis min al si (однажды некий ярмарочный артист позвал меня к себе: foiro – ярмарка). Li serĉis kuriozaĵon por sia budo (он искал /какую-нибудь/ занятную штуку для своего балагана: kurioza – курьёзный, любопытный, budo – будка, киоск, ларёк) kaj mi tre taŭgis esti "hundkapa tataro" (и я очень годился = как раз подходил быть «татарином с собачьей головой»: hundo – собака) en lia budo (в его балагане).
Mi devis ekmigri, sed la homoj evitis min ĉie kaj ankaŭ mi evitis ilin. Foje, post longa de vilaĝ-al-vilaĝo vagado, mi venis en la ĉefurbon. Ĉi tie ĉio pliboniĝis. Oni ne evitis min plu, ĉar oni tute ne rimarkis min. Kelkajn jarojn mi flikadis, laboradis en la periferioj. La malriĉuloj alportis riparigi siajn botojn, ŝuojn, pantoflojn, kaj el ili kelkaj volonte paroladis kun mi pro la — kredito —. Mi vivis, ĉar ne venis al mi la penso "ne vivi". Foje iu foirartisto vokis min al si. Li serĉis kuriozaĵon por sia budo kaj mi tre taŭgis esti "hundkapa tataro" en lia budo.
Tiam mi ekploris la unuan fojon (тогда я заплакал в первый раз). Mi ne iris kun li (я не пошёл с ним), eĉ de tiu tempo pli zorge mi kaŝis min (даже с тех пор: «с того времени» ещё старательнее я прятался) en mia kelo (в моей каморке)... Foje mi havis najbaron (однажды у меня был сосед), tre (очень), treege malriĉan viron (ужасно бедный человек: treege – чрезвычайно, исключительно). Li similis al mi (он походил на меня) kaj nia abomena aspekto fariĝis la bazo de amikeco (и наш отвратительный вид стал основой дружбы). Sincere mi ekamis lin (искренне я полюбил его), ĉar ankaŭ li ridetis neniam (потому что он тоже не улыбался никогда). Mizera homo li estis (несчастный человек он был). Ne havante metion (не имея ремесла) li vivis per tio (он жил тем), kion la okazo donacis al li (что случай дарил ему)... Iun tagon (однажды: «один день»), mi rememoras (я припоминаю), ke estis kruela vintra frosto (что был суровый зимний мороз), kiam li vizitis min en la kelo (когда он навестил меня в каморке). Li sidis (он сидел)... sidis kaj ridetis (сидел и улыбался). Li kondutis strange (он вёл себя странно), tre strange (очень странно). Li sidis kaj ridetis: 'Kio estas al vi (что с тобой: «что есть к тебе»)?' mi demandis (я спросил).
Tiam mi ekploris la unuan fojon. Mi ne iris kun li, eĉ de tiu tempo pli zorge mi kaŝis min en mia kelo... Foje mi havis najbaron, tre, treege malriĉan viron. Li similis al mi kaj nia abomena aspekto fariĝis la bazo de amikeco. Sincere mi ekamis lin, ĉar ankaŭ li ridetis neniam. Mizera homo li estis. Ne havante metion li vivis per tio, kion la okazo donacis al li... Iun tagon, mi rememoras, ke estis kruela vintra frosto, kiam li vizitis min en la kelo. Li sidis... sidis kaj ridetis. Li kondutis strange, tre strange. Li sidis kaj ridetis: 'Kio estas al vi?' mi demandis.
Li komencis krii (он начал кричать), kriadi (вопить), ke li sentas sin feliĉa (что он чувствует себя счастливым) kaj ke li havas tian ĝojon (и что у него есть такая радость), kian li esperis neniam (на какую он не надеялся никогда). 'Ĉu vi ĝojas (ты рад)? Kial (почему)?' mi demandis. Li respondis (он ответил), ke pro tio (что из-за того), ĉar li donacis sian peltan subjakon al infano (потому что он подарил свою меховую фуфайку: «нижнюю куртку» ребёнку: jako – пиджак, куртка), duonnude tremanta sur la strato (полуголому и дрожащему: «полуголо дрожащему» на улице: du – два, duono – половина, nuda – голый). Poste li ekploris (потом он заплакал), ridetis (улыбался), ridegis kiel frenezulo (хохотал как сумасшедший: freneza – безумный), kaj liaj larmoj abunde fluis (и его слёзы обильно текли), fluis... Strange (странно), mi pensis (я подумал), ĉu tia estas la feliĉa ĝojo (разве такова счастливая радость = разве так выглядит радость счастливого человека)? Kaj mi demandis (и я спросил): 'Kio estas la feliĉo en tio (что счастье в этом = где же здесь счастье)?' Li respondis (он ответил): 'Provu kaj vi ekscios (попробуй и ты узнаешь)!'
Li komencis krii, kriadi, ke li sentas sin feliĉa kaj ke li havas tian ĝojon, kian li esperis neniam. 'Ĉu vi ĝojas? Kial?' mi demandis. Li respondis, ke pro tio, ĉar li donacis sian peltan subjakon al infano, duonnude tremanta sur la strato. Poste li ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, kaj liaj larmoj abunde fluis, fluis... Strange, mi pensis, ĉu tia estas la feliĉa ĝojo? Kaj mi demandis: 'Kio estas la feliĉo en tio?' Li respondis: 'Provu kaj vi ekscios!'
'Mi ne havas subjakon por donaci (у меня нет фуфайки, чтобы подарить),' mi respondis (я ответил). 'Ne gravas la subjako (не важна фуфайка), sed vi povas fari botetojn (но ты можешь делать сапожки), vi scias flikadi truajn ŝuetojn (ты умеешь латать дырявые туфельки). Provu tion (попробуй это)!'... Nu kaj foje mi provis (ну и однажды я попробовал) kaj poste ankaŭ mi ekploris (а потом я тоже заплакал), ridetis (улыбался), ridegis kiel frenezulo (хохотал как сумасшедший), ĉar (потому что) — Dio mia (Боже мой)! — la ĝojo de la malriĉaj infanoj estas ĉiela donaco (радость бедных детей – небесный дар). Ĝi ŝtelas sin en la koron de la orfa maljunulo (она прокрадывается в сердце одинокого: «сиротливого» старика: ŝteli – красть, ŝteli sin, ŝteliĝi – прокрадываться) kaj ĝi fabelas tiajn rakontojn (и она рассказывает такие рассказы, сказки: fabelo – сказка, fabeli – рассказывать сказки), kiajn neniam povis fabeli al mi (какие никогда не мог рассказать мне) — patrina buŝo (материнский рот)... Rigardu (посмотрите), sinjora moŝto, ĉi tiun pugnograndan ŝueton (на эту туфельку с кулак величиной: pugno – кулак)! Al la eta Magdalenjo de la korto-balaisto ĝi apartenas (маленькой Магдалене /дочери/ дворника она принадлежит: korto – двор, balai – мести, подметать) kaj morgaŭ Dio repagos la plandumon (а завтра Бог оплатит подмётку: repagi – отплатить; расплатиться), kiam ridetantaj infanlipoj ekkrios (когда улыбающиеся детские губы закричат): 'Bela ŝueto (красивая туфелька)!... mia ŝueto (моя туфелька)!'... Jen pro kio mi petis por la plandado (вот почему я просил за подбивку /туфель/) la ĝojon de du infanoj (радость двоих детей)..."
'Mi ne havas subjakon por donaci,' mi respondis. 'Ne gravas la subjako, sed vi povas fari botetojn, vi scias flikadi truajn ŝuetojn. Provu tion!'... Nu kaj foje mi provis kaj poste ankaŭ mi ekploris, ridetis, ridegis kiel frenezulo, ĉar — Dio mia! — la ĝojo de la malriĉaj infanoj estas ĉiela donaco. Ĝi ŝtelas sin en la koron de la orfa maljunulo kaj ĝi fabelas tiajn rakontojn, kiajn neniam povis fabeli al mi — patrina buŝo... Rigardu, sinjora moŝto, ĉi tiun pugnograndan ŝueton! Al la eta Magdalenjo de la korto-balaisto ĝi apartenas kaj morgaŭ Dio repagos la plandumon, kiam ridetantaj infanlipoj ekkrios: 'Bela ŝueto!... mia ŝueto!'... Jen pro kio mi petis por la plandado la ĝojon de du infanoj..."
Dolora ĝojo karesis mian koron (болезненная радость ласкала моё сердце). Mi ne rememoras (я не вспоминаю = я не запомнил), kiel mi forlasis la mizeran ŝuflikiston (как я покинул бедного сапожника), sed tion mi scias (но то я знаю = но я знаю точно), ke multajn semajnojn mi serĉis truojn sur infanŝuoj (что многие недели я искал дыры на детских туфлях) kaj sincere bedaŭris (и искренне жалел), ke mi ne scipovas flikadi (что я не умею латать), plandadi (подбивать /обувь/)...
Dolora ĝojo karesis mian koron. Mi ne rememoras, kiel mi forlasis la mizeran ŝuflikiston, sed tion mi scias, ke multajn semajnojn mi serĉis truojn sur infanŝuoj kaj sincere bedaŭris, ke mi ne scipovas flikadi, plandadi...
Ĉio pasis (всё прошло). La senpaga ŝuflikisto de cent kaj cent paroj da infanŝuetoj (бесплатный латальщик сотен и сотен пар детских туфелек) jam transloĝiĝis por ĉiam al la nekonata mondo (уже переселился навсегда в неведомый мир) kaj lasis siajn ilojn orfaj (и оставил свои инструменты в одиночестве: «сиротливыми»). Ho kiel mi deziris (о, как я желал), ke lian ĉerkon akompanu (чтобы его гроб сопровождала) tuta armeo da dankemaj infanaj koroj (целая толпа: «армия, войско» благодарных детских сердец: danki – благодарить), sed ĝin sekvis nur lignomiena pastro (но за ним следовал только священник с деревянным лицом: «миной»: mieno – выражение лица, мина), alkomandita policano kaj mi (присланный полицейский и я: komandi – командовать, приказывать).
Ĉio pasis. La senpaga ŝuflikisto de cent kaj cent paroj da infanŝuetoj jam transloĝiĝis por ĉiam al la nekonata mondo kaj lasis siajn ilojn orfaj. Ho kiel mi deziris, ke lian ĉerkon akompanu tuta armeo da dankemaj infanaj koroj, sed ĝin sekvis nur lignomiena pastro, alkomandita policano kaj mi.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


База данных защищена авторским правом ©bezogr.ru 2016
обратиться к администрации

    Главная страница