Эсперанто с Юлио Баги Julio Baghy rakontoj рассказы



страница3/13
Дата01.05.2016
Размер2.73 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13

Drameto sur la monto


(Маленькая драма на горе)

Aŭtuna nebulo vualas la profundon de la valo (осенний туман покрывает глубину долины: vualo – вуаль, завеса). Nur la turpinto de la vilaĝa preĝejo (только верхушка башни деревенской церкви: turo – башня, pinto – кончик, остриё, верхушка, preĝi – молиться) reliefiĝas el la laktblanka tavolo (выступает из молочно-белого слоя: lakto – молоко, reliefo – рельеф). La orumita ventokoko turnas sin tien-reen (позолоченный петушок-флюгер: «ветряной петух» вращается туда-сюда: «туда-обратно»: oro – золото, orumi – золотить, vento – ветер) en la rustoruĝaj radioj de la posttagmeza suno (в ярко-красных: «ржаво-красных» лучах вечернего: «послеполуденного» солнца: rustoржавчина, tagmezo – полдень, posttagmezo – время после полудня).


Aŭtuna nebulo vualas la profundon de la valo. Nur la turpinto de la vilaĝa preĝejo reliefiĝas el la laktblanka tavolo. La orumita ventokoko turnas sin tien-reen en la rustoruĝaj radioj de la posttagmeza suno.
Lia azena Moŝto Marko (его ослиное Превосходительство Марк) longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo (долго смотрит на по ветру вращающуюся домашнюю: «дворовую» птицу /петуха/: moŝto – величество, высочество, светлость /обращение к дворянам/, turni – поворачивать, вращать, korto – двор) kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon (и его вид: «выражение лица, мина» выражает печальное размышление) pri alveno de la velkiĝo (о наступлении увядания: velki – вянуть). Jen la kampo flaviĝas (вот поле желтеет: flava – жёлтый), la collongaj herbetoj sekiĝas (коротенькие: «в дюйм длиной» травинки сохнут: colo – дюйм, herbo – трава, seka – сухой). Nur la kardoj pompas sukplene (только кусты чертополоха великолепны и сочны: «красуются сочно»: pompa – пышный, великолепный; suko – сок). Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion (после прохождения нескольких дней = через несколько дней, вероятно, белый снег покроет всё). Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon (его ослиное превосходительство уже пережил несколько раз такой суровый период). Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis (его славящий солнце пронзительный: «ушераздирающий» гимн никогда не помогал: gloro – слава, orelo – ухо, fendi – расщеплять, раскалывать). Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno (он почти утратил уже свою веру в божественность Солнца: «о божественности Солнца»: dio – бог). Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco (и сейчас Марк пессимистично смотрит в ближайшее будущее: esti – быть, estonta – будущий, тот, который будет). Kion fari (что делать)? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko (жизнь похожа на того многообещающего блестящего петуха: promesi – обещать) de la preĝejturo (с башни церкви). Ĝi turnas sin tien kaj reen (он вращается туда и сюда), igas konjekti baldaŭan forflugon (наводит на мысль о скором отлёте: «заставляет предположить скорый отлёт» = кажется, что он вот-вот взлетит) aŭ ĝojplenan kikerikadon (или радостном: «полном радости» кукареканье: ĝoji – радоваться), sed la samloka turniĝado neniam ĉesas (но вращение на одном месте никогда не прекращается: samo – то же самое, loko – место) kaj la ĝojkrio ĉiam forestas (и радостный крик всегда отсутствует).
Lia azena Moŝto Marko longe rigardas al la laŭvente turniĝanta kortbirdo kaj lia mieno esprimas melankolian meditadon pri alveno de la velkiĝo. Jen la kampo flaviĝas, la collongaj herbetoj sekiĝas. Nur la kardoj pompas sukplene. Post paso de kelkaj tagoj verŝajne blanka neĝo kovros ĉion. Lia azena moŝto jam travivis kelkfoje tian kruelan periodon. Lia sungloriga orelfenda himno neniam helpis. Li preskaŭ perdis jam sian kredon pri dieco de la Suno. Ankaŭ nun Marko pesimiste rigardas al la proksima estonteco. Kion fari? La vivo similas al tiu multpromesa brila koko de la preĝejturo. Ĝi turnas sin tien kaj reen, igas konjekti baldaŭan forflugon aŭ ĝojplenan kikerikadon, sed la samloka turniĝado neniam ĉesas kaj la ĝojkrio ĉiam forestas.
Marko indigne ekskuas sian grandan kapon (возмущённо встряхивает своей большой головой: indigni – возмущаться) kaj ekiras rezigne por paŝti sin (и идёт отрешённо пастись: rezigni – отрекаться). Li zorge flaras ĉie (он старательно нюхает везде: zorgi – заботиться, ухаживать). Vere (право, в самом деле), satiĝi estas neeble ĉi tie (насытиться невозможно здесь: sata – сытый). Eĉ la provo por manĝeti tiujn sensukajn sekiĝantajn herbojn (даже попытка закусить этими несочными засыхающими травинками: manĝi – есть, кушать) ne estas inda (не стоит /усилий/). Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon (они легко ободрали бы: «лишили кожи» его деликатный вельможный нос: haŭto – кожа). Jen aflikte (вот досадно: aflikti – огорчать, удручать)! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego (семенит к придорожному валуну: paŝi – шагать) por froti sian jukantan nazon al ĝi (чтобы потереть свой зудящий нос о него: «к нему»: juki – зудеть, свербеть) kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon (и жалобным «ииаа!» выразить свою досаду: lamenti – жаловаться, причитать).

Kardo (чертополох), iom izolita ĉe la najbara ŝtono (немного изолированный = немного в стороне у соседнего камня), kompate alparolas Markon (сочувственно обращается к Марку: kompati – жалеть, сочувствовать).


Marko indigne ekskuas sian grandan kapon kaj ekiras rezigne por paŝti sin. Li zorge flaras ĉie. Vere, satiĝi estas neeble ĉi tie. Eĉ la provo por manĝeti tiujn sensukajn sekiĝantajn herbojn ne estas inda. Ili facile senhaŭtigus lian delikatan moŝtan nazon. Jen aflikte! Marko paŝetadas al apudvoja ŝtonego por froti sian jukantan nazon al ĝi kaj per lamenta "iiaa!" esprimi sian ĉagrenon.

Kardo, iom izolita ĉe la najbara ŝtono, kompate alparolas Markon.
– He, azena Moŝto, vi ŝajnas vagadi malgaje (эй, /ваше/ ослиное превосходительство, вы, кажется, бродите в тоске: «кажетесь бродить грустно»: gaja – весёлый); kio do estas al vi (что же с вами: «что же есть к вам»)?

– Kiii-ooo (чтооо)? Mi multe laboris kaj nun mi malsatas (я много работал и теперь я голодаю). Kiii-ooo? Mia estro (мой хозяин: «начальник») promesante riĉan regalon (обещая обильное угощение: riĉa – богатый; обильный) sendis min ĉi tien (послал меня сюда). Skandalo (безобразие: «скандал»: skandala – скандальный; неприличный, возмутительный). Kiii-aaa paŝtejo (кааакооое пастбище: paŝti – пасти)! Ĉu eble satiĝi ĉi tie (возможно ли насытиться здесь)? Jen enigmo (вот загадка)! Eĉ tiom da manĝinda herbo (даже столько аппетитной: «достойной съедения» травы), kiom sufiĉus ŝtopi dentkaveton (сколько хватило бы заткнуть дупло в зубе: dento – зуб, kavo – яма, углубление), ne plu estas (больше нет)!

La kardo komprene jesadis (чертополох понимающе кивал: kompreni – понимать, jes – да, jesi – ответить утвердительно) dank' al la helpo de la monta venteto (благодаря помощи горного ветерка: danki – благодарить).
He, azena Moŝto, vi ŝajnas vagadi malgaje; kio do estas al vi?

Kiii-ooo? Mi multe laboris kaj nun mi malsatas. Kiii-ooo? Mia estro promesante riĉan regalon sendis min ĉi tien. Skandalo. Kiii-aaa paŝtejo! Ĉu eble satiĝi ĉi tie? Jen enigmo! Eĉ tiom da manĝinda herbo, kiom sufiĉus ŝtopi dentkaveton, ne plu estas!



La kardo komprene jesadis dank' al la helpo de la monta venteto.
– Jes (да), vere (правда)! La homoj estas terure egoistaj (люди ужасно эгоистичны). Antaŭ kelkaj subiroj kaj leviĝoj de nia Reĝa Moŝto (за несколько заходов и восходов нашего Королевского Величества: antaŭ – перед, впереди; тому назад, sub – под, subiri – заходить, закатываться /о светиле/, levi – поднимать, leviĝi – подниматься; восходить), la Suno (Солнца), centoj da lekantoj kaj miloj da kampanuletoj (сотни маргариток и тысячи маленьких колокольчиков) ankoraŭ dance kliniĝadis laŭ la milda flustro de la petola zefiro (ещё качаясь клонились по мягкому шёпоту игривого зефира: danci – танцевать, плясать, klini – склонять, наклонять, petoli – шалить, резвиться), sed aro da vilaĝaj infanoj venis (но группа деревенских детей пришла), kolektis ilin ĉiujn (собрала их все) ne pensante pri vi (не думая о вас). Nun tiuj floretoj povus ĝojigi vin (сейчас эти цветочки могли бы порадовать вас). Vere (правда), la homoj ŝajnas tre egoistaj (люди, кажется, очень эгоистичны: «кажутся очень эгоистичными»).
Jes, vere! La homoj estas terure egoistaj. Antaŭ kelkaj subiroj kaj leviĝoj de nia Reĝa Moŝto, la Suno, centoj da lekantoj kaj miloj da kampanuletoj ankoraŭ dance kliniĝadis laŭ la milda flustro de la petola zefiro, sed aro da vilaĝaj infanoj venis, kolektis ilin ĉiujn ne pensante pri vi. Nun tiuj floretoj povus ĝojigi vin. Vere, la homoj ŝajnas tre egoistaj.
Marko konsente kapjesis al la kompatema kardo (согласно кивнул сострадательному чертополоху: konsenti – соглашаться, kapo – голова).

– La homoj (люди)! Kii-aaa mondo (кааакооой мир)?! Ili fanfaronas pri sia saĝeco (они хвастаются своим умом), nomas min malsaĝa (называют меня глупым: saĝa – умный), sed ili mem (но они сами)... Ni ne parolu pri tio (мы не будем говорить об этом)! Vipi (хлестать: vipo – кнут, хлыст), vundi ili bone povas (ранить они хорошо могут: vundo – рана), sed (но)... Kiii-aaa mondo!

– Ho, ankaŭ mi suferas pro la homoj (я тоже страдаю из-за людей)!

– Vi (ты), kardeto (маленький чертополох)? Jen interese (вот интересно)! Kiel la homoj povas igi vin suferi (как люди могут заставить тебя страдать)?


Marko konsente kapjesis al la kompatema kardo.

La homoj! Kii-aaa mondo?! Ili fanfaronas pri sia saĝeco, nomas min malsaĝa, sed ili mem... Ni ne parolu pri tio! Vipi, vundi ili bone povas, sed... Kiii-aaa mondo!

Ho, ankaŭ mi suferas pro la homoj!

Vi, kardeto? Jen interese! Kiel la homoj povas igi vin suferi?


– Vidu vi mem (смотрите вы сами), kiel forlasitaj restas ni (какими покинутыми остаёмся мы), kardoj (чертополохи), ĉi tie (здесь). Ili kolektas kaj kunportas niajn koleginojn (они собирают и уносят /с собой/ наших товарок: «коллег /жен.род./»: porti – нести), la lekantojn (маргаритки), kampanulojn (колокольчики), ranunkolojn (лютики), sovaĝajn rozojn (дикие розы), sed ilia rigardo eĉ ne haltas ĉe ni (но их взгляд даже не останавливается на нас: «у нас»). Tuj ili flankenpaŝas (тотчас они шагают в сторону = отходят, пятятся: flankoбок, сторона), kvazaŭ ni estus timigiloj (как будто бы мы – пугала: timigiпугать).

Marko kavalire proksimiĝas al la orfa plendanto (благородно: «по-рыцарски» приближается к одинокому: «сиротливому» жалобщику: kavaliro – рыцарь, proksima – близкий, orfo – сирота).

– Por mi vi ne estas timigilo (для меня ты не пугало)... Eĉ volonte mi kisos vin (даже охотно я поцелую тебя).

– Ĉu ne (неужели)? Azena moŝto, ni kardoj tamen havas belecon (мы, чертополохи, всё же имеем красоту), konvenan al nia raso (подобающую нашей расе: konveniгодиться; подобать). Ĉu ne (не так ли)?

Marko haltas (останавливается) por kvazaŭ konsideri la apartan belecon (чтобы будто бы рассмотреть особую красоту: konsideri – рассматривать, принимать во внимание). La kardo propone skuas sin en la venteto (чертополох демонстративно: «предлагающе» раскачивается: «трясёт себя» на ветру: «в ветерке»: proponiпредлагать) kaj babilas plu (и продолжает болтать: «болтает дальше»).
Vidu vi mem, kiel forlasitaj restas ni, kardoj, ĉi tie. Ili kolektas kaj kunportas niajn koleginojn, la lekantojn, kampanulojn, ranunkolojn, sovaĝajn rozojn, sed ilia rigardo eĉ ne haltas ĉe ni. Tuj ili flankenpaŝas, kvazaŭ ni estus timigiloj.

Marko kavalire proksimiĝas al la orfa plendanto.

Por mi vi ne estas timigilo... Eĉ volonte mi kisos vin.

Ĉu ne? Azena moŝto, ni kardoj tamen havas belecon, konvenan al nia raso. Ĉu ne?

Marko haltas por kvazaŭ konsideri la apartan belecon. La kardo propone skuas sin en la venteto kaj babilas plu.
– Foje (однажды), kiam nia reĝa moŝto (когда наше королевское величество), la Suno (Солнце), sendis pli varmajn radiojn al ni (посылало более тёплые лучи нам), knabeto venis ĉi tien (мальчишка пришёл сюда). Mi demandis lin (я спросил его), kial li kolektas nur sovaĝajn rozojn kaj lekantojn (почему он собирает только дикие розы и маргаритки), kial li malestimas min (почему он презирает меня: estimiуважать), ĉar ŝajnas al mi (потому что кажется мне), ke mia beleco egalas tiun de la lekanto (что моя красота равна той /красоте/ маргаритки), kreskanta apud mi (растущей около меня). Eĉ la nomo "lekanto" ne tre kokete sonas (даже название «маргаритка» не очень приятно: «кокетливо» звучит). La impertinenta knabeto respondis (наглый мальчишка ответил): "Nenian belecon vi havas (никакой красоты у тебя нет). Vi nur vundetas (ты только царапаешься: «слегка ранишь»)."
Foje, kiam nia reĝa moŝto, la Suno, sendis pli varmajn radiojn al ni, knabeto venis ĉi tien. Mi demandis lin, kial li kolektas nur sovaĝajn rozojn kaj lekantojn, kial li malestimas min, ĉar ŝajnas al mi, ke mia beleco egalas tiun de la lekanto, kreskanta apud mi. Eĉ la nomo "lekanto" ne tre kokete sonas. La impertinenta knabeto respondis: "Nenian belecon vi havas. Vi nur vundetas."
– Kiii-aaa mondo! – kaj Marko faras du paŝojn al la kardo (делает два шага к чертополоху).

– La knabeto incitis min eĉ plu (мальчишка рассердил меня ещё больше: incitiраздражать) dirante (говоря), ke la lekantoj estas pli elokventaj (что маргаритки более выразительны: elokventa красноречивый; выразительный). Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino (они говорят всегда его восемнадцатилетней сестре), ke ŝia amiko tre amas ŝin (что её друг очень любит её) kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas (а дикие розы изящны и прекрасны: «изящно красуются»), eĉ bonodoretas (даже /немного/ благоухают).


Kiii-aaa mondo! – kaj Marko faras du paŝojn al la kardo.

La knabeto incitis min eĉ plu dirante, ke la lekantoj estas pli elokventaj. Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino, ke ŝia amiko tre amas ŝin kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas, eĉ bonodoretas.


La venteto ĉesas por momento (ветерок прекращается на мгновение) kaj la kardo staras senmove (и чертополох стоит неподвижно: movoдвижение), kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto (как будто скорбящий о своей суровой судьбе: funebro – траур, скорбь). Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo (поворачивает свою голову к деревне в долине) kaj komencas filozofadi (и начинает философствовать).

– Hja (ха)! La lekantoj mensogas (маргаритки лгут) kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn (а люди ведь очень любят льстивое враньё).

– Ĉu vere (неужели)?
La venteto ĉesas por momento kaj la kardo staras senmove, kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto. Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo kaj komencas filozofadi.

Hja! La lekantoj mensogas kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn.

Ĉu vere?
– Jes (да), jes! La sovaĝaj rozoj hipokritas (дикие розы лицемерят). La veluraj petaloj alloge pompas (бархатные лепестки заманчиво роскошны: logiманить), la foliriĉaj branĉetoj larĝe etendiĝas (усыпанные листьями: «богатые листьями» веточки широко простираются: folio – лист, etendi – протягивать; простирать), sed... sed kaŝiĝas ĉe la trunketoj dornoj (но скрываются у стебельков шипы: kaŝi – прятать, скрывать) multe pli akraj (много более = гораздо более острые) ol viaj pikpintaj folioj (чем твои остроконечные листья: piki – кусать, жалить, pinto – кончик, остриё). Verŝajne vi estas tro sincera pri via memo (вероятно, ты слишком искренний сам по себе: «о тебе самом»), por akiri la homan simpation (чтобы обрести человеческую симпатию). Por la homoj (для людей) – kaj Marko signifplene ĵetis sian kapon al la nebulvualita vilaĝo (многозначительно мотнул своей головой: «бросил свою голову» к затуманенной деревне: signifo – значение, nebulo – туман, vualo – вуаль, завеса) – pli valoras brila ŝajno (больше стоит = дороже блестящее заблуждение, видимость: ŝajni – казаться), maskanta akran pintecon (маскирующее острую колючесть: «остроконечность») ol nuda sincereco (чем неприкрытая: «голая» искренность), malkaŝe montranta etan pikemon (открыто показывающая небольшую колкость: kaŝi – прятать, скрывать, kaŝe – тайно, скрытно).
Jes, jes! La sovaĝaj rozoj hipokritas. La veluraj petaloj alloge pompas, la foliriĉaj branĉetoj larĝe etendiĝas, sed... sed kaŝiĝas ĉe la trunketoj dornoj multe pli akraj ol viaj pikpintaj folioj. Verŝajne vi estas tro sincera pri via memo, por akiri la homan simpation. Por la homoj – kaj Marko signifplene ĵetis sian kapon al la nebulvualita vilaĝo – pli valoras brila ŝajno, maskanta akran pintecon ol nuda sincereco, malkaŝe montranta etan pikemon.
La kardo denove vokas la helpon de la venteto (чертополох снова зовёт помощь ветерка) por esprimi sian admiron per profunda riverenco al Marko (чтобы выразить своё восхищение глубоким поклоном Марку: admiriлюбоваться, восхищаться).

– Azena moŝto, tamen vi ne parolas azene (однако вы не говорите по-ослиному). Sed kion mi faru (но что мне делать) por almiliti simpation (чтобы завоевать симпатию: militiвоевать, almiliti – завоевать, покорить, устар., = konkeri)? Se almenaŭ mi povus iom mensogeti (если хотя бы я мог немного приврать)! Eble tiam (возможно, тогда)... Ho, dolore estas ne havi ian econ (больно не иметь какого-то свойства) por plaĉi al iu (чтобы нравиться кому-то), por ĝojigi iun (чтобы радовать кого-то)! Jen (вот), diru (скажите), azena moŝto, kial eĉ la gencianoj (почему даже горечавки), kiuj vere ne havas tian rimarkindan belecon (у которых в самом деле нет такой замечательной красоты: rimarki – замечать), povas altiri la atenton de la homoj (могут привлечь внимание людей: tiri – тянуть, влечь), kiuj kolektas ilin eĉ kun la radikoj (которые собирают их даже с корнями)? Ho, kiel mi envias ilin (как я завидую им)!


La kardo denove vokas la helpon de la venteto por esprimi sian admiron per profunda riverenco al Marko.

Azena moŝto, tamen vi ne parolas azene. Sed kion mi faru por almiliti simpation? Se almenaŭ mi povus iom mensogeti! Eble tiam... Ho, dolore estas ne havi ian econ por plaĉi al iu, por ĝojigi iun! Jen, diru, azena moŝto, kial eĉ la gencianoj, kiuj vere ne havas tian rimarkindan belecon, povas altiri la atenton de la homoj, kiuj kolektas ilin eĉ kun la radikoj? Ho, kiel mi envias ilin!


– Aĥ, ne parolu pri gencianoj (не говори о горечавках). Vere mi abomenas ilin (правда я не выношу их = я их просто терпеть не могу: abomenoотвращение, abomeniпитать отвращение). Tamen estas pli bone kreski kiel kardo neestimata (всё же лучше расти как презираемый чертополох) ol genciano ŝatata (чем /как/ горечавка любимая). Kredu al mi (поверь мне)! La gencianoj ebriigas (горечавки пьянят: ebria – пьяный) kaj faras la homojn kruelaj (и делают людей жестокими). La cikatroj sur mia korpo povas pruvi tion (шрамы на моём теле могут доказать это).
Aĥ, ne parolu pri gencianoj. Vere mi abomenas ilin. Tamen estas pli bone kreski kiel kardo neestimata ol genciano ŝatata. Kredu al mi! La gencianoj ebriigas kaj faras la homojn kruelaj. La cikatroj sur mia korpo povas pruvi tion.
La kardo restas senmova (чертополох остаётся неподвижным) por montri sian atendon pri la klarigo (чтобы показать своё ожидание объяснения: «об объяснении»: klara – ясный).

– Jes (да), jes! La homoj faras brandon el la radikoj de la gencianoj (люди делают водку из корней горечавки). Brandon, pro kiu la homoj perdas saĝecon (из-за которой люди теряют ум). Ankaŭ mia estro estas ŝatanto de tiu trinkaĵo (мой хозяин – тоже любитель этого напитка: trinki – пить) kaj ĉiumatene (и каждое утро: mateno – утро), trinkinte kelkajn glasetojn da ĝi (выпив несколько рюмок его: glaso – стакан), li prenas bastonon kaj (он берёт палку, и) "Hej, Marko, ci obstina azeno (ты упрямый осёл), do antaŭen (ну же, вперёд)!" kaj li provas la solidecon de sia bastono sur mia dorso (и он испытывает прочность своей палки на моей спине: solida – прочный, крепкий) kaj se mi ne tuj obeas (и если я не сразу слушаюсь), kvazaŭ mi estis ricevinta de li sukerkubeton (как будто я получил от него кусочек сахару: «сахарный кубик»: sukero – сахар), li draŝas min kiel la spikojn en la grenejo (он молотит меня как колосья в амбаре: greno – зерно).


La kardo restas senmova por montri sian atendon pri la klarigo.

Jes, jes! La homoj faras brandon el la radikoj de la gencianoj. Brandon, pro kiu la homoj perdas saĝecon. Ankaŭ mia estro estas ŝatanto de tiu trinkaĵo kaj ĉiumatene, trinkinte kelkajn glasetojn da ĝi, li prenas bastonon kaj "Hej, Marko, ci obstina azeno, do antaŭen!" kaj li provas la solidecon de sia bastono sur mia dorso kaj se mi ne tuj obeas, kvazaŭ mi estis ricevinta de li sukerkubeton, li draŝas min kiel la spikojn en la grenejo.


La kardo indigne skuiĝas (чертополох возмущённо вздрагивает: «встряхивается»: skui – трясти).

– Kion vi diras (что вы говорите)? Li batas vin (он бьёт вас), ĉu vere (неужели)? Malfeliĉa azena moŝto (несчастное ослиное превосходительство), tamen vi estas pli malfeliĉa ol mi (всё же вы более несчастны, чем я), kiu plendas (который жалуется), ĉar la homoj preterpasas (потому что люди проходят мимо) ne tuŝante min (не трогая меня). Jen (вот), vere mi kompatas vin (правда я жалею вас = мне правда жаль вас), eĉ pli (даже более /того/), mi dezirus plaĉi al vi (я желал бы нравиться вам) kaj ne miru (и не удивляйтесь), ke mi amas vin (что я люблю вас), ĉar vi sola amike proksimiĝas al mi (потому что вы единственный = потому что только вы по-дружески приближаетесь ко мне: proksima – близкий). Mi estas nur kardo (я – только чертополох), sed kredu (но поверьте), se mi estus malpli pinte pikanta (если бы я был менее = если бы я был не таким острым и колючим: «остроконечно колющим») mi volonte proponus min al vi (я охотно предложил бы себя вам) por kvietigi vian malsaton (чтобы успокоить ваш голод: kvietaспокойный).


La kardo indigne skuiĝas.

Kion vi diras? Li batas vin, ĉu vere? Malfeliĉa azena moŝto, tamen vi estas pli malfeliĉa ol mi, kiu plendas, ĉar la homoj preterpasas ne tuŝante min. Jen, vere mi kompatas vin, eĉ pli, mi dezirus plaĉi al vi kaj ne miru, ke mi amas vin, ĉar vi sola amike proksimiĝas al mi. Mi estas nur kardo, sed kredu, se mi estus malpli pinte pikanta mi volonte proponus min al vi por kvietigi vian malsaton.


Marko bonkore karesadas per sia rigardo (добродушно: «добросердечно» ласкает своим взглядом) la vigle skuiĝantan kardon (резво качающийся чертополох).

– Eĉ kun via pinteco vi ŝajnas esti bona (даже с твоей колючестью ты кажешься: «кажешься быть» хорошим)!

– Ĉu vere vi ne timas min (неужели вы не боитесь меня)? Ĉu vere mi ne ŝajnas esti por vi tiel abomeninda (неужели я не кажусь: «кажусь быть» для вас настолько: «так» отвратительным) kiel la gencianoj (как горечавки)? Nu (ну), tiam akceptu min (тогда примите меня)! Faru kun mi tion (делайте со мной то), kion vi volas (что вы хотите)!
Marko bonkore karesadas per sia rigardo la vigle skuiĝantan kardon.

Eĉ kun via pinteco vi ŝajnas esti bona!

Ĉu vere vi ne timas min? Ĉu vere mi ne ŝajnas esti por vi tiel abomeninda kiel la gencianoj? Nu, tiam akceptu min! Faru kun mi tion, kion vi volas!
...kaj lia malsata azena moŝto (и его голодное ослиное превосходительство) Marko kiel delikatan frandaĵon (как изысканное лакомство: frandi – лакомиться) bonvolas gustumi kaj formanĝi la pinte pikantan kardon (изволит отведать и съесть острый колючий чертополох: gusto – вкус, gustumiпробовать на вкус), kiu (который), fine havante la ĝojon plaĉi al iu (наконец имея радость нравиться кому-то), ne sentas la doloron de la sinofero (не чувствует боли самопожертвования: oferiжертвовать).
...kaj lia malsata azena moŝto Marko kiel delikatan frandaĵon bonvolas gustumi kaj formanĝi la pinte pikantan kardon, kiu, fine havante la ĝojon plaĉi al iu, ne sentas la doloron de la sinofero.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


База данных защищена авторским правом ©bezogr.ru 2016
обратиться к администрации

    Главная страница