Эсперанто с Юлио Баги Julio Baghy rakontoj рассказы



страница12/13
Дата01.05.2016
Размер2.73 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis papilion antaŭ si.

Patrino!

Heloa!

Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900-jara.

Pli ol 900 jara?
— Jes (да)! Lia nomo estas Matusalemo (его имя – Мафусаил) kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn (и он ищет своих детей и внуков). Li kisis min (он поцеловал меня). Li estas tiel stranga homo (он настолько странный человек). Li demandis min pri mi (он спрашивал меня обо мне) kaj aŭdante (и слыша), ke mi estas filino de Adamo (что я – дочь Адама), li ŝajnis dube rideti (он, кажется, с сомнением улыбнулся: «он казался сомнительно улыбнуться»: dubo – сомнение). Poste li demandis pri la monstro (потом он спросил о чудовище), fluganta super ni (летящем над нами). Nekredeme li skuis la kapon (недоверчиво он покачал: «потряс» головой: kredi – верить), kiam mi diris ĝian nomon (когда я сказала его название). "Ĉu drako (дракон)?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo (вероятно, это только сон)" — li murmuris (он пробормотал).
Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. "Ĉu drako?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo" — li murmuris.
— Ĉu li venas al ni (он идёт к нам)?

— Mi ne scias (я не знаю)! Li atendas la Mesion (он ждёт Мессию). Kiu estas la Mesio (кто такой Мессия)?

— Strange (странно)!... Mi ne scias, Heloa!
Ĉu li venas al ni?

Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

Strange!... Mi ne scias, Heloa!
* * *

— Patro (отец)! Rigardu (посмотри)! — ekkriis (закричал) Abel — Rigardu al la dezerto (посмотри на пустыню)! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj (как будто сновидение появилось перед нашими глазами). Ĉu fendiĝis la tero (треснула ли земля: fendi – расщеплять, раскалывать) aŭ korpiĝis la nenio (или воплотилось ничто: korpo – тело), sed mi vidas multe da tiaj homoj (но я вижу много таких людей), kiaj ni estas (какие мы есть = таких, как и мы). Sur iliaj korpoj estas io (на их телах есть что-то), kio kovras la nudecon (что прикрывает наготу). Kio estas tio (что это), patro mia (отец мой)?

— Mi ne scias (я не знаю), Abel!
Patro! Rigardu! — ekkriis Abel — Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

Mi ne scias, Abel!


— Rigardu, rigardu ilin (посмотри на них)! Ili venas al ni (они идут к нам). Ili estas multaj (их много: «они многие»). Unu havas vizaĝon (у одного лицо), brilantan de ĉiellumo (сияющее небесным светом: lumo – свет), kaj liaj manoj (и его руки), piedoj estas vunditaj (ноги изранены). Apud li marŝas longbarba viro (рядом с ним шагает длиннобородый мужчина), portanta du ŝtontabulojn (несущий две каменные дощечки: ŝtono – камень). La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas (лицо того /человека/ тоже сияет). Rigardu, tie sekvas ilin la tria (там следует за ними третий). Liaj okuloj estas mallarĝaj (его глаза узкие), strange oblikvaj (странно косые). Liaj haroj estas plektitaj (его волосы заплетены) kaj pendas ĝis tero (и свисают до земли). Tie la kvara (там четвёртый), kun duonluno sur sia kapornamo (с полумесяцем на своём украшении головы: luno – луна, ornami – украшать)... kaj tie ankoraŭ unu (а там ещё один). Ho rigardu, patro, tie venas multaj (там идут многие = там идёт много людей). Iliaj vizaĝoj estas brilantaj (их лица сияют). Manon en mano ili venas (держась за руки: «руку в руке» они идут). Kiuj ili estas (кто они)?
Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

­

— Mi ne scias (я не знаю), Abel. Mi vidas nur (я вижу только), ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta (что твоё лицо тоже сияет), kaj ankaŭ tiu de via patrino (а также то /лицо/ твоей матери). Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj (у вас всех свет небесный на лицах) kaj mildecon en la okuloj (и мягкость в глазах). Mi sentas nur (я чувствую только), ke io nekonata lokiĝis en mia koro (что что-то неведомое поселилось: «разместилось» в моём сердце: loki – поместить). Tio faris min malforta (это сделало меня слабым), sed plialtigis mian animon (но усилило: «повысило» мою любовь: alta – высокий). Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn (что я должен любить тех), kiuj venas al ni (которые приходят к нам). Mi devas ami la herbeton (я должен любить /каждую/ былинку), bestojn (зверей) kaj ĉion (и всё), kio estas ĉirkaŭ ni (что вокруг нас). Io flugis for el mia brusto (что-то улетело из моей груди). Ho, diru (скажите), kio estas tio (что это)?


Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?
* * *

La grupo jam pliproksimiĝis (группа уже приблизилась) kaj ili povis bone aŭdi la parolon (и они могли хорошо слышать разговор). La ŝtontabula viro parolis (мужчина с каменными дощечками говорил).

— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj (твои руки и ноги изранены). Ĉu ili doloras (они болят)?

— Ne (нет), Moseo (Моисей)! Ili estas ja la vundoj de la amo (они ведь – раны любви).

— Kiu vi estas (кто ты), konanta mian nomon (знающий моё имя)?

— Kiun vi profetis al via popolo (/тот,/ кого ты предсказал своему народу). La Mesio (Мессия).

— La Mesio? Filo de Dio (сын Бога)?

— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj (как вы все), kiuj venis de tempo al tempo (которые являлись время от времени) instrui la popolojn por la perfekta boneco (научить народы совершенному добру: «для совершенного добра»).


La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.

Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.

Kiu vi estas, konanta mian nomon?

Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.

La Mesio? Filo de Dio?

Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.
— Ĉu vi estas martiro (ты – мученик)? Ĉu la sorto frapis vin senmerite (судьба поразила тебя незаслуженно: meriti – заслужить) aŭ vi pekis kontraŭ Dio (или ты согрешил против Бога) kaj Li punis vin (и Он наказал тебя)?

— Nek la unua (ни первое), nek la dua (ни второе). Dio neniam punis la kreitaĵojn (Бог никогда не наказывал /свои/ творения), ĉar Li estas la senfina indulgo (потому что Он – бесконечное прощение: «снисхождение, пощада»). Agon sekvas ago (за действием следует действие), kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio (что только человеческая слабость назвала карающей рукой Бога). Mi estas mi mem (я – я сам), ĉar en Kristo (потому что во Христе) per Kristo naskiĝis la krista ideo (через Христа родилась христианская идея).


Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj Li punis vin?

Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.


— Kaj vi (а ты)? Kiu vi estas (кто ты)? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi (твои лицо и одежда чужие для меня).

— Mi estas Kong-Fu-Ce (я – Кун Фу-Цзы /Конфуций/) kaj jen apud mi Budho (а вот рядом со мной Будда).

— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj (ваши религии – тоже откровения)?

— Same kiel la viaj (так же, как ваши).


Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.

Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?

Same kiel la viaj.


— La religioj estis neniam revelacioj (религии никогда не были откровениями), nur la kredo (только вера), kiu fondis ilin (которая основала их) — diris la Mesio (сказал Мессия). — Ili devenis el la dependa sento de la homoj (они произошли из чувства зависимости людей: dependi – зависеть). Sen religioj (без религий), sen certa scio pri Dio (без определённого знания о Боге) la homo estus vivinta izolite (человек жил бы одиноко: «изолированно») en plena (в полном), senĉesa turmento (непрерывном мучении). Benita donaco estis la dependa sento (благословенным даром было чувство зависимости) ĉar ĝi ebligis la socian vivon (потому что оно сделало возможным общественную жизнь).
La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis ilin — diris la Mesio. — Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi ebligis la socian vivon.
– Sed kiu religio estis do la sola (но какая религия была всё-таки единственной), ĉielan gracon donanta religio (небесную благодать дающей религией)?

— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu (каждая религия была благодать дающей тому), kiu pie (кто благоговейно), konvinkiĝinte sekvis ĝin (убеждённо: «убедившись» следовал ей: konvinki – убедить). Post ĉeso de la vivo (после окончания: «прекращения» жизни) zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo (заботилась бесконечная милость Бога о душе: indulgi – щадить, относиться снисходительно). Ĉu vi opiniis (считаете ли вы), ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno (что человек мог создать: «сделать» закон для небесного царства)?

— Ne (нет)!

— La sama kredo vivis en ĉiu homo (такая же вера жила в каждом человеке) de la tempokomenco ĝis la fino (с начала времён до конца). Nur la formo (только форма), la eksteraĵo konformiĝis al la epoko (наружность приспосабливалась к эпохе: ekstera – внешний, konformi – соответствовать).


Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?

Ne!

La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.


— Majstro (мастер)! Permesu al mi kisi viajn vundojn (позволь мне поцеловать твои раны). Mi estas Luther (я – Лютер).

— Vian nomon mi ne konas (твоего имени я не знаю), sed vi estas mia homfrato (но ты – мой ближний: «человек-брат»). Kisu min (поцелуй меня)!

— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon (позволь положить грешную голову под твою подошву)! — petegis ruĝbarba viro (умолял рыжебородый мужчина).

— Ne (нет), Judaso (Иуда)! Per kiso vi perfidis min (поцелуем ты предал меня), per kiso mi povas absolvi vin (поцелуем я могу отпустить твой грех: absolvi – оправдать; отпустить грехи). Kisu min!


Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!

Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! — petegis ruĝbarba viro.

Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!


Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili (после поцелуя лицо рыжебородого мужчины, казалось, сияло: «казалось сиять»). Pro doloroj rompita virino (от болей разбитая женщина = сломленная болью женщина) kaj sortofrapita viro (и поражённый судьбой мужчина) venis al la grupo (подошли к группе). La Mesio ĉirkaŭprenis ilin (Мессия обнял их).

— Jen la patro kaj la patrino (вот /мои/ отец и мать).


Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.

Jen la patro kaj la patrino.


* * *

La grupo preterpasis (группа прошла мимо) kaj Adamo rigardis mirigite ilin (смотрел удивлённо на них).

— Evo! Denove ni sonĝas (снова я вижу сон).

— Ne (нет)! Nur ĵus ni komencas vivi (просто только что = только теперь мы начинаем жить).


La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

Evo! Denove ni sonĝas.

Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.
* * *

Nova grupo proksimiĝis (новая группа приблизилась). Pompe vestitaj faraoj (пышно одетые фараоны), kirasitaj reĝoj (одетые в латы короли: kiraso – броня; латы), ordenriĉaj kavaliroj (увешанные орденами: «богатые орденами» рыцари).

— Ho, cezaro (кесарь), se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon (если бы это рукопожатие могло заставить забыть моё преступление)!

— Ĝi forgesigas tion (оно заставит забыть это), Brutus (Брут), ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron (потому что не удар: «укол» кинжала разбил моё сердце: ponardo – кинжал), sed la maldanko (а неблагодарность: danki – благодарить). Sed ĝi estis sonĝo (но он был сном) kaj jen la vekiĝo (и вот пробуждение). Kiu vi estas (кто ты), viro (мужчина), amare meditanta eĉ nun (горько размышляющий даже теперь)?


Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.

Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro, amare meditanta eĉ nun?
— Heredinto de via trono (наследник твоего трона: heredi – наследовать). Sed ne homo (но не человек). Vandala besto (дикое: «варварское» животное). Oni nomis min Nero (звали меня Нерон). Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn (я позволил убить мать и братьев и сестёр). Vaporiĝis la sango de homoj (испарилась кровь людей: vaporo – пар) sur sablaĵo de mia cirko (на песчаном покрытии моего цирка: sablo – песок).

— Vi havis malbonan sonĝon (тебе приснился плохой сон: «у тебя был плохой сон»), filo (сын)! Mi estas ja ĉi tie (я ведь здесь) kaj ankaŭ viaj gefratoj (а также твои братья и сёстры). Kisu min (поцелуй меня) kaj vi forgesos vian inkubon (и ты забудешь твой кошмар).

— Patrino (мама), pardonu vian filon (прости твоего сына)!
Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.

Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

Patrino, pardonu vian filon!
— Rememoru (вспомни)! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia (в кровавых битвах мы стояли друг против друга). Tiam venkis mi (тогда победил я), sed nun min turmentas mia triumfo (но теперь меня мучает моё торжество). Ĉu vi povus pardoni min (ты мог бы простить меня), Konstantin?

— Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco (это рукопожатие пусть будет знаком для нашего мира), Mahomed!


Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?

Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!


* * *

La grupo preterpasis (группа прошла мимо). Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio (чувствовал, как он перерождается: «чувствовал себя перерождаться» в сотнях и сотнях фигур истории).

— Evo! Kial estis la batalo (из-за чего была битва)?

— Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon (чтобы понять и оценить вечное счастье).


La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.

Evo! Kial estis la batalo?

Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.
* * *

Paroj proksimiĝis (пары приближались). Amplene (полные любви), kun delikata rideto ili rigardis unu la alian (с нежной улыбкой они смотрели друг на друга). Kelkaj el ili gaje kantis (некоторые из них весело пели), aliaj flustris amajn vortojn (другие шептали слова любви). Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino (каждый старался угадать мысли своего друга или подруги: kunulo – союзник; приятель, товарищ).

— Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro (не более пурпурные лучи зари = лучи зари не такие пурпурные) ol viaj lipoj (чем твои губы) kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj (и розы не так чарующе роскошны), ol tiuj de viaj vangoj (чем румянец твоих щёк: «чем те /розы/ твоих щёк»), ho mia Julia (о моя Джульетта).
Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.


— Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte (ужасные сны мучили меня ночью: «во время ночи»).

— Forgesu (забудь)! Vi mem diras ja (ты сама говоришь ведь), ke ili estis nur sonĝoj (что они были только снами).

— Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo (сон ли был или мучительная бессонница) — mi ne scias (я не знаю).

— Preterlasu ĝin (пропусти его = не обращай внимания, забудь)! Rigardu ĉirkaŭen (посмотри вокруг)! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin (тысячи счастливых влюблённых окружают нас). Printempa odoro ŝvebas en la aero (весенний запах парит в воздухе), kante pepadas la birdoj sur la arboj (поют и щебечут: «напевая, щебечут» птицы на деревьях), ame karesas vin la sunradio (любовно ласкает тебя солнечный луч) kaj la kampo prezentas al vi milkolorajn florojn (и поле предлагает тебе пёстрые: «тысячецветные» цветы: prezenti – представить, предъявить; предложить). Ho venu (идём)!


Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo — mi ne scias.

Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!


— Antonio (Антоний)! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj (губы твои я чувствую снова на моих /губах/). Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron (твой поцелуй счастье вселяет в моё сердце: ŝteli – красть, ŝteliĝi, ŝteli sin – вкрадываться, проникать). Amo via donas al mi novan vivon (любовь твоя даёт мне новую жизнь).

— Ni forgesu la hieraŭon (забудем вчерашний день)! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj (горькие воспоминания пусть уйдут из наших сердец). Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela (пробуждение прекраснее) ol estis nia maldormo (чем была наша бессонница/бодрствование).


Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.

Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.


Evo rigardis ilin (смотрит на них). En ŝia koro vekiĝis la sento (в её сердце проснулось чувство), ke en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem (что во всех женщинах она видела себя саму).

— Adamo! Por kio estas la virino (для чего женщина), se ŝia nomo estas malforteco (если её имя – слабость)?

— Por venki per ĝi la fortecon de la viro (чтобы победить ею силу мужчины) kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj (и подсластить горькое послевкусие напрасных побед: dolĉa – сладкий, gusto – вкус).
Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.

Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.
* * *

Grupo de seriozaj (группа серьёзных), trankvilaj viroj proksimiĝis (спокойных мужчин приблизилась). Ili parolis mallaŭte (они говорили тихо) sed kun firma certeco (но с твёрдой уверенностью). Unu el ili portis lanternon lumantan (один из них нёс светящийся фонарь), la alia tenis sub la brako amason da libroj (другой держал подмышкой: «под рукой» стопку книг: amaso – толпа; масса, скопление, куча, стопка, кипа), la tria (третий)... sed kiu povus finkalkuli ilin (но кто мог бы пересчитать: «считать до конца, досчитать» их: kalkuli – считать, вычислять)?

— La lampon kial vi ne estingas (лампу почему ты не гасишь)? Estas ja taglumo (ведь светло: «ведь дневной свет»: tago – день)! Viaj okuloj esplore kiun serĉas (твои глаза тщательно: «испытующе» кого ищут: esplori исследовать, изучать)?
Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus finkalkuli ilin?

La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?


— Malnova kutimo (старая привычка)! Vian nomon diru (твоё имя скажи), afabla viro (любезный человек)!

— Nur flustre mi diras ĝin (только шёпотом я говорю его), ĉar timas (потому что боюсь), ke iu povas ekaŭdi (что кое-кто может услышать), kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon (с кем я прожил уже однажды земную жизнь). Venu pli proksimen (подойди поближе)! Mia nomo estas Sokrato (моё имя – Сократ)!

— Mia modesta nomo estas Diogeno (моё скромное имя – Диоген). Diru (скажи), ĉu vi ne konas tiujn du virojn (не знаешь ли ты тех двоих мужчин), kiuj marŝas antaŭ ni (которые шагают перед нами)? La unua havas en sia mano solan bastonon (первый держит: «имеет» в своей руке только: «единственную» палку) kaj la alia faskon da volumoj (а другой – охапку томов: fasko – пучок, связка; охапка). Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto (они, кажется, углубились: «они кажутся углубиться» в дружескую беседу: «дискуссию, обсуждение»: profunda – глубокий).
Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!

Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.
— Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon (пройдя мимо них, я слушал разговор). La bastonhava estas Zaratustro (имеющий палку = тот, что с палкой – Заратустра) kaj la alia Nietzsche (а другой – Ницше). Ili parolis pri (они говорили о)...

— Ho, Sokrato, amata edzo mia (любимый муж мой)! — ŝovis sin virino inter la parolantojn (втиснулась: «сунула себя» женщина между говорящими).

— Jen Xantippe (вот Ксантиппа)! Neniu perdis en la renaskiĝo (никто не потерял = никто не понёс убытка при перерождении), nur mi (только я).

— Vi eraras (ты ошибаешься), ĉar mia lango humiliĝis (потому что мой язык стал кротким: humila – кроткий, смиренный), kiel hundo de ŝafisto (как собака чабана)...

— Kiu tamen kelkfoje ekbojas (которая всё же иногда: «несколько раз» лает).

— Pardonu min (прости меня)!

— En mia koro ne estas kolero (в моём сердце нет злобы).
Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...

Ho, Sokrato, amata edzo mia! — ŝovis sin virino inter la parolantojn.

Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.

Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...

Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

Pardonu min!

En mia koro ne estas kolero.
* * *

Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian (Адам и Ева, улыбаясь, смотрели друг на друга).


1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   13


База данных защищена авторским правом ©bezogr.ru 2016
обратиться к администрации

    Главная страница