Эсперанто с Юлио Баги Julio Baghy rakontoj рассказы



страница1/13
Дата01.05.2016
Размер2.73 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13
Эсперанто с Юлио Баги
Julio Baghy

RAKONTOJ


Рассказы
Адаптировала Ирина Кротова, krotova_i@mail.ru
Метод чтения Ильи Франка

Kamparano kaj lia kaprino


(Крестьянин и его коза, kampo – поле, kamparo – село, сельская местность)

Foje araba kamparano (однажды арабский крестьянин: fojo – раз) aĉetis kaprinon (купил козу: kapro – козёл) en la foiro de Bagdad (на ярмарке Багдада). La kaprino estis sufiĉe grasa (коза была довольно жирная), montriĝis bona aĉetaĵo (оказалась хорошей покупкой: montri – показывать) pro sia laktoriĉa mamo (из-за своего полного: «богатого» молоком вымени: lakto – молоко, riĉa – богатый, обильный). Kun granda ĝojo la kamparano ekiris al sia vilaĝo (с большой радостью крестьянин отправился в свою деревню: iri – идти, ходить) kondukante per ŝnurego la belan kaprinon (ведя верёвкой красивую козу). Survoje renkonte al li venis alia kamparano (по дороге навстречу ему пришёл = встретился ему другой крестьянин: sur – на, vojo – путь, дорога), kiu haltigis lin (который остановил его: halti – останавливаться).

— Allah kreskigu vian barbon tre longa (Аллах да вырастит твою бороду очень длинной: kreski – расти)! Kiel belan kaprinon vi havas (какая красивая коза у тебя: «как/насколько красивую козу ты имеешь»)! Kie vi aĉetis ŝin (где ты купил её)?

— Nu (ну), en la foiro de Bagdad (на ярмарке Багдада) — respondis nia kamparano (ответил наш крестьянин).

— Kaj kien vi kondukas ŝin (и куда ты ведёшь её)?

— Hejmen (домой: hejmo – /свой/ дом, домашний очаг).


Foje araba kamparano aĉetis kaprinon en la foiro de Bagdad. La kaprino estis sufiĉe grasa, montriĝis bona aĉetaĵo pro sia laktoriĉa mamo. Kun granda ĝojo la kamparano ekiris al sia vilaĝo kondukante per ŝnurego la belan kaprinon. Survoje renkonte al li venis alia kamparano, kiu haltigis lin.

Allah kreskigu vian barbon tre longa! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?

Nu, en la foiro de Bagdad — respondis nia kamparano.

Kaj kien vi kondukas ŝin?

Hejmen.
La scivolema arabo preteriris (любопытный араб прошёл мимо: scivoli – любопытствовать, осведомляться), sed baldaŭ venis renkonte alia kamparano (но вскоре встретился другой крестьянин), kiu same haltigis lin (который так же остановил его: samo – то же самое) kaj same alparolis lin (и так же обратился к нему: paroliговорить, разговаривать).

— Allah kreskigu vian barbon ĝis la genuoj (Аллах да вырастит твою бороду до колен)! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?

— Nu, en la foiro de Bagdad — nia kamparano volonte kontentigis la scivolon de la fremdulo (наш крестьянин охотно удовлетворил любопытство чужака: kontenta – довольный, fremda – чужой).

— Kaj kien vi kondukas ŝin?

— Hejmen.
La scivolema arabo preteriris, sed baldaŭ venis renkonte alia kamparano, kiu same haltigis lin kaj same alparolis lin.

Allah kreskigu vian barbon ĝis la genuoj! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?

Nu, en la foiro de Bagdad — nia kamparano volonte kontentigis la scivolon de la fremdulo.

Kaj kien vi kondukas ŝin?

Hejmen.
Ankaŭ tiu arabo preterlasis lin (этот араб тоже прошёл мимо него: «пропустил его»: ankaŭ – тоже, также, lasiдопускать, позволять; оставлять, покидать), sed sur la vojo al la vilaĝo de nia kamparano (но на дороге к деревне нашего крестьянина) regis vigla trafiko (царило оживлённое движение), ĉar preskaŭ je ĉiu dudeka paŝo li renkontis arabon (потому что почти при каждом двадцатом шаге он встречал араба), kiu afable interesiĝis (который любезно интересовался: interesi – интересовать) haltigante lin (останавливая его): "Allah kreskigu vian barbon ĝis via umbiliko aŭ maleolo (Аллах да вырастит твою бороду до твоего пупка или щиколотки)! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin? Kien vi kondukas ŝin?"
Ankaŭ tiu arabo preterlasis lin, sed sur la vojo al la vilaĝo de nia kamparano regis vigla trafiko, ĉar preskaŭ je ĉiu dudeka paŝo li renkontis arabon, kiu afable interesiĝis haltigante lin: "Allah kreskigu vian barbon ĝis via umbiliko aŭ maleolo! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin? Kien vi kondukas ŝin?"
Nia kamparano ĉiam pli nerve (наш крестьянин всегда более нервно = всё более и более нервно), pli incitite (более раздражённо) kaj pli perdinte paciencon (и более потеряв терпение = и всё более нетерпеливо) respondadis (отвечал): "En la foiro de Bagdad! Hejmen!" Sed la longa vico de interesiĝantoj neniel havis finon (но длинный ряд интересующихся никак не имел конца). Ilia nombro atingis precize 50 [kvindek] (их число достигло ровно пятидесяти: preciza – точный), kiam nia kamparano ekkoleris kaj decidis (когда наш крестьянин рассердился и решил), ke li batos per sia bastono la proksiman scivolemulon (что он ударит своей палкой ближайшего любопытного), kiu ajn li estu kaj (кто бы он ни был, и: ajna – любой, kiu ajn – кто бы ни, кто бы то ни было)...
Nia kamparano ĉiam pli nerve, pli incitite kaj pli perdinte paciencon respondadis: "En la foiro de Bagdad! Hejmen!" Sed la longa vico de interesiĝantoj neniel havis finon. Ilia nombro atingis precize 50, kiam nia kamparano ekkoleris kaj decidis, ke li batos per sia bastono la proksiman scivolemulon, kiu ajn li estu kaj...
Kaj jen sur la vojo jam videbliĝis longbarba (и вот на дороге уже виднелся длиннобородый: vidi – видеть, videbla – видимый), pie aspektanta derviŝo (благочестиво выглядящий дервиш), kiu subite haltis ĉe la kaprino (который внезапно остановился у козы).

— Allah kreiskigu vian barbon ĝis via dika piedfingro (Аллах да вырастит твою бороду до твоего большого пальца ноги: dika – толстый, dikfingro – большой палец, piedoступня ноги) — li komencis (он начал). — Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?

Nia paciencperdinta kaprinposedanto (наш потерявший терпение владелец козы: posedi – владеть, обладать) senresponde levis sian bastonon (не отвечая: «безответно» поднял свою палку: respondo – ответ) kaj kruele draŝis la sanktan vireton (и жестоко молотил святого человека).
Kaj jen sur la vojo jam videbliĝis longbarba, pie aspektanta derviŝo, kiu subite haltis ĉe la kaprino.

Allah kreiskigu vian barbon ĝis via dika piedfingro — li komencis. — Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?



Nia paciencperdinta kaprinposedanto senresponde levis sian bastonon kaj kruele draŝis la sanktan vireton.
Por plendi la derviŝo kuris al la sultano (чтобы пожаловаться, дервиш побежал к султану), kiu poste vokigis al si (который потом велел позвать к себе: voki – звать, vokigi – приказать позвать) la pekan kamparanon (провинившегося: «грешного» крестьянина: peko – грех), forgesintan pri la bonmoro kaj religia respekto (забывшего о порядочности и религиозном почтении: moro – обычай, нрав) koncerne la sanktan vireton (в отношении святого человека: koncerniзатрагивать, касаться).

Nia kamparano kun humila mieno (наш крестьянин с покорным видом: «выражением лица»: mieno – выражение лица, мина) aperis antaŭ la sultano (появился перед султаном), kiu sidis sur sia trono (который сидел на своём троне), ĉirkaŭita de gravaj korteganoj (окружённый важными придворными: korto – двор, kortego – двор /королевский/).


Por plendi la derviŝo kuris al la sultano, kiu poste vokigis al si la pekan kamparanon, forgesintan pri la bonmoro kaj religia respekto koncerne la sanktan vireton.

Nia kamparano kun humila mieno aperis antaŭ la sultano, kiu sidis sur sia trono, ĉirkaŭita de gravaj korteganoj.
— Ci (ты), stultulo (глупец: stulta – глупый), kial ci batis tiun ĉi pian homon (почему ты ударил этого благочестивого человека), kiu ja pekis nenion kontraŭ ci (который ведь не согрешил ничего против тебя = который ни в чём не виноват перед тобой)? Respondu (отвечай)! — tiel la sultano severmiene (так султан с суровым видом: severa – суровый) vokis lin por konfeso kaj senkulpigo (призвал его к признанию: «для признания» и оправданию: kulpo – вина, senkulpa – невинный, невиновный).

— Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo (велик Аллах и Его пророк Магомет)! — nia kamparano respondis (наш крестьянин ответил) profunde kliniĝante antaŭ la suvereno (глубоко склоняясь перед правителем: klini – склонять, наклонять).

Je tiu grava religia laŭdo la sultano leviĝis (при этой важной религиозной хвале султан поднялся: laŭdi – хвалить, leviподнимать), ankaŭ la korteganoj (также придворные = придворные сделали то же самое), poste ili residiĝis (потом они снова сели: sidi – сидеть). La kolero de la sultano iom mildiĝis (гнев султана немного смягчился: milda – мягкий) kaj li denove (и он снова: nova – новый), malpli severtone alparolis la kamparanon (менее суровым тоном обратился к крестьянину: pli – более, больше, tono – тон).
Ci, stultulo, kial ci batis tiun ĉi pian homon, kiu ja pekis nenion kontraŭ ci? Respondu! — tiel la sultano severmiene vokis lin por konfeso kaj senkulpigo.

Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo! — nia kamparano respondis profunde kliniĝante antaŭ la suvereno.



Je tiu grava religia laŭdo la sultano leviĝis, ankaŭ la korteganoj, poste ili residiĝis. La kolero de la sultano iom mildiĝis kaj li denove, malpli severtone alparolis la kamparanon.
— Nu, bone (ну хорошо, ладно), mi vidas (я вижу), ke ci ne estas ĝisfunde fripono (что ты не закоренелый: «до дна, основательно» мошенник: fundo – дно). Respondu do (отвечай же), kial ci bastonumadis tiun derviŝon (почему ты колотил этого дервиша), kiu ja nenion malbonan faris al ci (который ведь ничего плохого не сделал тебе: bona – хороший, добрый)?

— Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo! — la kamparano piatone respondis (крестьянин благоговейным тоном ответил) levante la okulojn al la alta ĉielo (поднимая глаза к высокому небу).

La sultano kaj korteganoj (султан и придворные) — kion fari (что делать)? — denove leviĝis (снова поднялись), poste residiĝis (потом снова сели). Jes (да), ĉar estas religia regulo tiel fari (потому что есть религиозное правило так делать), tamen la sultano malpacienciĝis (однако султан потерял терпение: «сделался нетерпеливым»: paciencoтерпение), iom akre avertis nian kamparanon (немного резко предупредил нашего крестьянина: akra – острый; резкий):
Nu, bone, mi vidas, ke ci ne estas ĝisfunde fripono. Respondu do, kial ci bastonumadis tiun derviŝon, kiu ja nenion malbonan faris al ci?

Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo! — la kamparano piatone respondis levante la okulojn al la alta ĉielo.



La sultano kaj korteganoj — kion fari? — denove leviĝis, poste residiĝis. Jes, ĉar estas religia regulo tiel fari, tamen la sultano malpacienciĝis, iom akre avertis nian kamparanon:
— Bone (ладно), bone, stultulo (глупец), sed tamen fine respondu (но всё же наконец ответь: fino – конец), kial ci traktis tiel kruele (почему ты обошёлся так жестоко: trakti – вести переговоры; обходиться, обращаться) per cia bastono tiun ĉi pian derviŝon (твоей палкой с этим благочестивым дервишем)?

— Granda estas Allah kaj Lia (велик Аллах и Его)... — komencis trankvile nia kamparano (начал спокойно наш крестьянин), sed kiam la sultano (но когда султан), la korteganoj leviĝis (придворные поднялись), poste residiĝis, li ne povis eĉ fini la frazon (он не смог даже закончить фразу).

La sultano, kun violkolora vizaĝo pro kolero (с фиолетовым: «цвета фиалки» лицом от злости: violo – фиалка), kriegis al li (закричал ему):
Bone, bone, stultulo, sed tamen fine respondu, kial ci traktis tiel kruele per cia bastono tiun ĉi pian derviŝon?

Granda estas Allah kaj Lia... — komencis trankvile nia kamparano, sed kiam la sultano, la korteganoj leviĝis, poste residiĝis, li ne povis eĉ fini la frazon.



La sultano, kun violkolora vizaĝo pro kolero, kriegis al li:
— Hej, ci, fripono (эй, ты, мошенник), ci dezerta ŝakalo (ты пустынный шакал: dezerto – пустыня), ci kukurbkapulo (ты болван: «тыквенная голова»: kukurbo – тыква, kapo – голова), se ankoraŭ unufoje ci riskos ripeti la samon (если ещё один раз ты рискнёшь повторить то же самое: unu – один), mi ĵuras je la barbo de la profeto (я клянусь бородой пророка), ci ricevos tiajn dudek kvin batojn sur viajn plandojn (ты получишь таких двадцать пять ударов по твоим пяткам: plando – подошва ноги), ke ili valoros eĉ kvindek (что они будут стоить даже пятьдесят)! Respondu (отвечай), kial ci draŝis tiel kruele la derviŝon (почему ты молотил так жестоко дервиша)?!
Hej, ci, fripono, ci dezerta ŝakalo, ci kukurbkapulo, se ankoraŭ unufoje ci riskos ripeti la samon, mi ĵuras je la barbo de la profeto, ci ricevos tiajn dudek kvin batojn sur viajn plandojn, ke ili valoros eĉ kvindek! Respondu, kial ci draŝis tiel kruele la derviŝon?!
La kamparano profunde riverencis antaŭ la sultano (крестьянин низко: «глубоко» поклонился перед султаном).

— Ho (о), granda sultano (великий султан), aŭskultu min kaj pripensu (послушай меня и обдумай: pensi – думать), ke mi ripetis al vi trifoje (что я повторил тебе три раза), nur trifoje (только три раза) la plej belan aserton de nia religia vero (самое красивое утверждение нашей религиозной истины: aserti – утверждать, уверять) kaj jen vi perdis vian altan paciencon (и вот ты потерял своё высокое терпение). Pensu (подумай), ke tiu ĉi malbenita derviŝo (что этот проклятый дервиш: beni – благословлять) estis la kvindekunua (был пятьдесят первым), kiu haltigis kaj demandis min (кто остановил и спросил меня) sur la vojo al mia malproksima vilaĝo (на дороге к моей далёкой деревне: proksima – близкий): "kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin (где ты купил козу и куда ты ведёшь её)?" La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon (как я мог бы не потерять моё терпение)!? Prijuĝu min (осуди меня: juĝi – судить, осуждать)!


La kamparano profunde riverencis antaŭ la sultano.

Ho, granda sultano, aŭskultu min kaj pripensu, ke mi ripetis al vi trifoje, nur trifoje la plej belan aserton de nia religia vero kaj jen vi perdis vian altan paciencon. Pensu, ke tiu ĉi malbenita derviŝo estis la kvindekunua, kiu haltigis kaj demandis min sur la vojo al mia malproksima vilaĝo: "kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin?" La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon!? Prijuĝu min!


La sultano indulge komprenis la kamparanon (султан снисходительно понял крестьянина: indulgo – пощада; снисхождение) kaj li forpermesis lin sen puno (и отпустил: «разрешил прочь» его без наказания: permesi – разрешить, позволить, for – вон, прочь). La korteganoj same trovis la juĝon tre justa (придворные так же нашли суд очень справедливым).

Troteditan homon eĉ bonvolo turmentas (слишком утомлённого человека даже вежливость мучает: tedi – надоесть, утомить, tro – слишком, bonvola – благосклонный; любезный);

lin kompreni povas (его понять может), kiu samon sentas (/тот,/ кто то же самое чувствует).
La sultano indulge komprenis la kamparanon kaj li forpermesis lin sen puno. La korteganoj same trovis la juĝon tre justa.

Troteditan homon eĉ bonvolo turmentas;

lin kompreni povas, kiu samon sentas.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   13


База данных защищена авторским правом ©bezogr.ru 2016
обратиться к администрации

    Главная страница